< Ordsprogene 29 >

1 Hvo Nakken gør stiv, skønt revset tit, han knuses brat uden Lægedom.
Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.
2 Er der mange retfærdige, glædes Folket, men raader de gudløse, sukker Folket.
Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas.
3 Hvo Visdom elsker, glæder sin Fader, hvo Skøger omgaas, bortødsler Gods.
Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.
4 Kongen grundfæster Landet med Ret, en Udsuger lægger det øde.
Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.
5 Mand, der smigrer sin Næste, breder et Net for hans Fod.
Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj.
6 I sin Brøde hildes den onde, den retfærdige jubler af Glæde.
Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
7 Den retfærdige kender de ringes Retssag; den gudløse skønner intet.
Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
8 Spottere ophidser Byen, men Vismænd, de stiller Vrede.
Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9 Gaar Vismand i Rette med Daare, vredes og ler han, alt preller af.
Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10 De blodtørstige hader lydefri Mand, de retsindige tager sig af ham.
Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11 En Taabe slipper al sin Voldsomhed løs, Vismand stiller den omsider.
Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12 En Fyrste, som lytter til Løgnetale, faar lutter gudløse Tjenere.
Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13 Fattigmand og Blodsuger mødes, HERREN giver begges Øjne Glans.
Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14 En Konge, der dømmer de ringe med Ret, hans Trone staar fast evindelig.
Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15 Ris og Revselse, det giver Visdom, uvorn Dreng gør sin Moder Skam.
Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16 Bliver mange gudløse, tiltager Synd; retfærdige ser med Fryd deres Fald.
Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17 Tugt din Søn, saa kvæger han dig og bringer din Sjæl, hvad der smager.
Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
18 Uden Syner forvildes et Folk; salig den, der vogter paa Loven.
Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
19 Med Ord lader Træl sig ikke tugte, han fatter dem vel, men adlyder ikke.
Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
20 Ser du en Mand, der er hastig til Tale, for en Taabe er der snarere Haab end for ham.
Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
21 Forvænner man sin Træl fra ung, vil han til sidst være Herre.
Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla.
22 Hidsig Mand vækker Strid, vredladen Mand gør megen Synd.
Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
23 Et Menneskes Hovmod ydmyger ham, den ydmyge opnaar Ære.
La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
24 Hæleren hader sit Liv, han hører Forbandelsen, men melder intet.
Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.
25 Frygt for Mennesker leder i Snare, men den, der stoler paa HERREN, er bjærget.
Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
26 Mange søger en Fyrstes Gunst; Mands Ret er dog fra HERREN.
Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
27 Urettens Mand er retfærdiges Gru, hvo redeligt vandrer, gudløses Gru.
Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj; Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo.

< Ordsprogene 29 >