< Psalmi 81 >
1 Zborovođi. Po napjevu “Tijesci”. Asafov. Kliknite Bogu, našoj jakosti, kličite Bogu Jakovljevu!
Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf. Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
2 Nek' zazvuče žice, nek' se čuje bubanj, svirajte u milozvučnu harfu s citarom!
Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron.
3 Zatrubite u rog za mlađaka, za uštapa, na svetkovinu našu!
Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.
4 Jer to je propis Izraelu, zapovijed Boga Jakovljeva.
Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.
5 Takav je zakon dao Josipu kad je izlazio iz zemlje Egipta.
Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
6 Šapat tajnovit čuh: “Oslobodih od tereta rame njegovo, ruke su mu slobodne od košare.
Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
7 U tjeskobi si zavapio i ja te izbavih; iz gromovna oblaka odgovorih tebi, iskušah te kod voda meripskih.
En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. (Sela)
8 Slušaj, puče moj, i ja ću te opomenuti: o, da me poslušaš, Izraele!
Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
9 Nek' ne bude u tebe drugog boga i ne klanjaj se bogu tuđem!
Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
10 Ja sam Jahve, Bog tvoj koji te izvedoh iz Egipta: otvori svoja usta da ih napunim!”
Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
11 “Ali moj narod ne slušaše glasa moga, Izrael me ne posluša.
Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
12 Zato ga pustih okorjelom srcu njegovu: neka hodi kako mu se hoće!
Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
13 O, kad bi me narod moj slušao, kad bi Izrael putovima mojim hodio,
Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
14 brzo bih pokorio dušmane njegove, ruku bih svoju okrenuo na protivnike njegove.
Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
15 Oni što ga sada mrze dodvarali bi mu se i njihov bi udes bio zapečaćen zauvijek.
La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.
16 A svoj narod hranio bih pšenicom najboljom i sitio ga medom iz pećine.
Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.