< 詩篇 77 >

1 亞薩的詩,照耶杜頓的作法,交與伶長。 我要向上帝發聲呼求; 我向上帝發聲,他必留心聽我。
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
2 我在患難之日尋求主; 我在夜間不住地舉手禱告; 我的心不肯受安慰。
En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
3 我想念上帝,就煩燥不安; 我沉吟悲傷,心便發昏。 (細拉)
Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. (Sela)
4 你叫我不能閉眼; 我煩亂不安,甚至不能說話。
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5 我追想古時之日, 上古之年。
Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
6 我想起我夜間的歌曲,捫心自問; 我心裏也仔細省察。
Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7 難道主要永遠丟棄我, 不再施恩嗎?
Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
8 難道他的慈愛永遠窮盡, 他的應許世世廢棄嗎?
Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
9 難道上帝忘記開恩, 因發怒就止住他的慈悲嗎? (細拉)
Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? (Sela)
10 我便說:這是我的懦弱, 但我要追念至高者顯出右手之年代。
Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11 我要提說耶和華所行的; 我要記念你古時的奇事。
Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
12 我也要思想你的經營, 默念你的作為。
Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
13 上帝啊,你的作為是潔淨的; 有何神大如上帝呢?
Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
14 你是行奇事的上帝; 你曾在列邦中彰顯你的能力。
Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.
15 你曾用你的膀臂贖了你的民, 就是雅各和約瑟的子孫。 (細拉)
Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. (Sela)
16 上帝啊,諸水見你, 一見就都驚惶; 深淵也都戰抖。
Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis.
17 雲中倒出水來; 天空發出響聲; 你的箭也飛行四方。
Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
18 你的雷聲在旋風中; 電光照亮世界; 大地戰抖震動。
La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
19 你的道在海中; 你的路在大水中; 你的腳蹤無人知道。
Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
20 你曾藉摩西和亞倫的手引導你的百姓, 好像羊群一般。
Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

< 詩篇 77 >