< 詩篇 50 >
1 亞薩的詩。 大能者上帝-耶和華已經發言招呼天下, 從日出之地到日落之處。
Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
3 我們的上帝要來,決不閉口。 有烈火在他面前吞滅; 有暴風在他四圍大颳。
Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
5 說:招聚我的聖民到我這裏來, 就是那些用祭物與我立約的人。
Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
6 諸天必表明他的公義, 因為上帝是施行審判的。 (細拉)
Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. (Sela)
7 我的民哪,你們當聽我的話! 以色列啊,我要勸戒你; 我是上帝,是你的上帝!
Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
8 我並不因你的祭物責備你; 你的燔祭常在我面前。
Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
10 因為,樹林中的百獸是我的, 千山上的牲畜也是我的。
Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
11 山中的飛鳥,我都知道; 野地的走獸也都屬我。
Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
12 我若是飢餓,我不用告訴你, 因為世界和其中所充滿的都是我的。
Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
14 你們要以感謝為祭獻與上帝, 又要向至高者還你的願,
Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
15 並要在患難之日求告我; 我必搭救你,你也要榮耀我。
Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
16 但上帝對惡人說:你怎敢傳說我的律例, 口中提到我的約呢?
Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18 你見了盜賊就樂意與他同夥, 又與行姦淫的人一同有分。
Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21 你行了這些事,我還閉口不言, 你想我恰和你一樣; 其實我要責備你,將這些事擺在你眼前。
Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
22 你們忘記上帝的,要思想這事, 免得我把你們撕碎,無人搭救。
Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
23 凡以感謝獻上為祭的便是榮耀我; 那按正路而行的,我必使他得着我的救恩。
Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.