< 以斯帖記 1 >

1 亞哈隨魯作王,從印度直到古實,統管一百二十七省。
Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj.
2 亞哈隨魯王在書珊城的宮登基;
En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan,
3 在位第三年,為他一切首領臣僕設擺筵席,有波斯和米底亞的權貴,就是各省的貴冑與首領,在他面前。
en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li,
4 他把他榮耀之國的豐富和他美好威嚴的尊貴給他們看了許多日,就是一百八十日。
montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj.
5 這日子滿了,又為所有住書珊城的大小人民在御園的院子裏設擺筵席七日。
Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco.
6 有白色、綠色、藍色的帳子,用細麻繩、紫色繩從銀環內繫在白玉石柱上;有金銀的床榻擺在紅、白、黃、黑玉石的鋪石地上。
Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.
7 用金器皿賜酒,器皿各有不同。御酒甚多,足顯王的厚意。
La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo.
8 喝酒有例,不准勉強人,因王吩咐宮裏的一切臣宰,讓人各隨己意。
La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu.
9 王后瓦實提在亞哈隨魯王的宮內也為婦女設擺筵席。
Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.
10 第七日,亞哈隨魯王飲酒,心中快樂,就吩咐在他面前侍立的七個太監米戶幔、比斯他、哈波拿、比革他、亞拔他、西達、甲迦,
En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ,
11 請王后瓦實提頭戴王后的冠冕到王面前,使各等臣民看她的美貌,因為她容貌甚美。
ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela.
12 王后瓦實提卻不肯遵太監所傳的王命而來,所以王甚發怒,心如火燒。
Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.
13 那時,在王左右常見王面、國中坐高位的,有波斯和米底亞的七個大臣,就是甲示拿、示達、押瑪他、他施斯、米力、瑪西拿、米母干,都是達時務的明哲人。按王的常規,辦事必先詢問知例明法的人。王問他們說:
Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro;
kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno):
15 「王后瓦實提不遵太監所傳的王命,照例應當怎樣辦理呢?」
Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj?
16 米母干在王和眾首領面前回答說:「王后瓦實提這事,不但得罪王,並且有害於王各省的臣民;
Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ;
17 因為王后這事必傳到眾婦人的耳中,說:『亞哈隨魯王吩咐王后瓦實提到王面前,她卻不來』,她們就藐視自己的丈夫。
ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris.
18 今日波斯和米底亞的眾夫人聽見王后這事,必向王的大臣照樣行;從此必大開藐視和忿怒之端。
Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno.
19 王若以為美,就降旨寫在波斯和米底亞人的例中,永不更改,不准瓦實提再到王面前,將她王后的位分賜給比她還好的人。
Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi.
20 所降的旨意傳遍通國(國度本來廣大),所有的婦人,無論丈夫貴賤都必尊敬他。」
Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj.
21 王和眾首領都以米母干的話為美,王就照這話去行,
La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan.
22 發詔書,用各省的文字、各族的方言通知各省,使為丈夫的在家中作主,各說本地的方言。
Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

< 以斯帖記 1 >