< 诗篇 142 >

1 大卫在洞里作的训诲诗,乃是祈祷。 我发声哀告耶和华, 发声恳求耶和华。
Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo. Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
2 我在他面前吐露我的苦情, 陈说我的患难。
Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
3 我的灵在我里面发昏的时候, 你知道我的道路。 在我行的路上, 敌人为我暗设网罗。
Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
4 求你向我右边观看, 因为没有人认识我; 我无处避难, 也没有人眷顾我。
Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
5 耶和华啊,我曾向你哀求。 我说:你是我的避难所; 在活人之地,你是我的福分。
Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.
6 求你侧耳听我的呼求, 因我落到极卑之地; 求你救我脱离逼迫我的人, 因为他们比我强盛。
Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
7 求你领我出离被囚之地, 我好称赞你的名。 义人必环绕我, 因为你是用厚恩待我。
Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

< 诗篇 142 >