< 约伯记 33 >
Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
3 我的言语要发明心中所存的正直; 我所知道的,我嘴唇要诚实地说出。
Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
9 我是清洁无过的,我是无辜的; 在我里面也没有罪孽。
Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
12 我要回答你说:你这话无理, 因 神比世人更大。
Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
15 人躺在床上沉睡的时候, 神就用梦和夜间的异象,
En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
16 开通他们的耳朵, 将当受的教训印在他们心上,
Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
21 他的肉消瘦,不得再见; 先前不见的骨头都凸出来。
Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
23 一千天使中, 若有一个作传话的与 神同在, 指示人所当行的事,
Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
24 神就给他开恩, 说:救赎他免得下坑; 我已经得了赎价。
Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
26 他祷告 神, 神就喜悦他, 使他欢呼朝见 神的面; 神又看他为义。
Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
27 他在人前歌唱说: 我犯了罪,颠倒是非, 这竟与我无益。
Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
28 神救赎我的灵魂免入深坑; 我的生命也必见光。
Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
30 为要从深坑救回人的灵魂, 使他被光照耀,与活人一样。
Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
31 约伯啊,你当侧耳听我的话, 不要作声,等我讲说。
Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
32 你若有话说,就可以回答我; 你只管说,因我愿以你为是。
Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
33 若不然,你就听我说; 你不要作声,我便将智慧教训你。
Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.