< 詩篇 85 >

1 詠【求賜平安與幸福】 科辣黑子孫的詩歌,交於樂官。 天主,您對您的地域已加垂憐,且將雅各伯的命改善;
Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
2 赦免了您百姓的罪愆,遮掩了他們所有的過犯;
Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. (Sela)
3 抑制了您怒氣的火燄。
Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.
4 天主,我們的救主,求您復興我們,求您從我們身上消除您的氣憤。
Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
5 您豈能永遠向我們發怒?世世代代發洩您的憤怒?
Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
6 難道不是您使我們復生?使您的子民因您而歡欣?
Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi?
7 上主,求您向我們顯示您的救恩。
Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.
8 我要聽天主上主說的話:祂向自己的聖者和子民,以及向祂回心轉意的人,所說的話確實是和平綸音。
Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
9 祂的救恩必接近敬箋愛祂的人,為使我們在地上久存。
Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
10 仁愛和忠信必彼此相親。
Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.
11 忠信從地下生出,正義由天上遠矚。
Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
12 上主必賜下安康幸福;我們的土地必有豐收穫。
Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.
13 正義在上主前面行走,救恩必隨同上主的腳步。
Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

< 詩篇 85 >