< 詩篇 137 >
Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.
3 因那些俘虜我們的,要我們唱歌,那些迫害我們的,還要我們奏樂:快些來給我們唱一支熙雍的歌!
Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
6 我若不懷念您,不以耶路撒冷為喜樂,就寧願我的舌頭緊緊貼在我的上顎!
Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
7 上主,求您記住厄東的子民,在耶路撒冷蒙難的時辰,他們曾喊叫說:拆毀,拆毀!夷為平地,一直見到基礎,
Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
8 您只知破壞的巴比倫女子!誰若依照您加給我們的災痍,也焄樣報復於您,他就得福祺。
Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
9 誰若抓起您的嬰兒幼子,摔在盤石上,他就得福祺。
Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.