< 箴言 6 >
Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
2 你如果為你口中說的話所連累,為你口中的言詞所束縛,
Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.
3 那麼,我兒,你既然已陷在你友人的手中,你就該逃脫,該這樣做:火速前去,央求你的友人,
Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;
Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5 應急速解救自己,如羚羊掙脫羅網,飛鳥逃脫獵人的圈套。
Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6 懶漢,你去看看螞蟻,觀察牠的作風,便可得些智識:
Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.
Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.
Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?
Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
11 這樣貧窮就要如同竊賊,困乏也要如同武士,向你侵襲。
Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica,
Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon.
15 為此,他的喪亡必突然來臨,霎時間全被毀滅,無法挽救。
Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
16 上主憎恨的事,共有六件,連他心裏最厭惡的事,共有七件:
Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,
Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
20 我兒,應堅守你父親的命令,不要放棄你母親的教訓;
Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.
Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.
22 她們在你行路時引領你,在你躺臥時看護你;在你醒來時與你交談。
Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.
23 因為父命是盞燈,母教是光明,嚴格的勸告是生命的道路,
Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,
Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.
25 不讓你的心貪戀她的美色,不讓她的秋波迷惑你,
Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.
26 因為娼妓所求的只是一塊餅,有夫之婦卻獵取寶貴的生命。
Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?
Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?
29 與他人妻子通姦的人就是這樣:凡接近她的,必難免受罰。
Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.
Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
31 但若被擒獲了,他仍須七倍償還,交出家中所有的財物。
Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.
32 與婦人通姦的人,實屬愚眛,他這樣做,卻是毀滅自己。
Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;
33 他必遭受可恥的打擊,並且他的恥辱,永不得拭去,
Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas;
34 因為妒火能激怒男人,使他在報復時,決不留情;
Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.
35 任何的賠償,他都不理睬;即便你多送禮品,他也不肯罷休。
Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.