< 約伯記 29 >
Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
2 誰能賜我似以前的歲月,像以往天主護守我的時日呢﹖
Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
3 那時他的燈,光照在我頭上,藉他的光明,我走過黑暗。
Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!
Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;
Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;
La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.
11 凡有耳聽見我的,必稱我有福;凡有眼看見我的,都必稱讚我。
Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min;
Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.
Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.
14 我披上正義,正義就如我衣;我的公正,猶如我的長袍和冠冕。
Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.
Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;
Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj.
Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano.
Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
22 我講話之後,無人再敢講話,我的話像水珠滴在他們身上。
Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.
Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo.
24 我向他們微笑,他們不敢相信;我和善的面容,他們必不放過。
Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis.
25 我為他們選擇了道路,身居前導,一如立在軍中的君王;我引他們到那裏,他們就去。
Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.