< 以賽亞書 14 >
1 上主必要憐恤雅各伯,再揀選以色列,使他們安居在自己的國土;外方人要與他們聯合,加入雅各伯的家族。
Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.
2 選民要接受他們,要帶領他們回歸故里;以色列家族,在上主的國土內,要佔有他們為奴婢;於是以色列人要俘擄那俘擄過他們的人,要統治壓迫他們的人。
Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
3 當上主賜你擺脫困苦、憂患和你受的苦役時,那天,
Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
4 你要對巴比倫王高唱這首諷刺詩說:怎麼,暴虐者住手了!強橫止息了!
vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
6 就是那懷著怒氣,三番五次痛擊過萬民,在忿恨中以無情的殘虐,蹂躪過萬邦的棍杖。
kiu kolere batadis popolojn per batoj senĉesaj, kolere regadis popolojn, senĉese persekutante.
Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.
8 連松樹和黎巴嫩的香柏也都因你而喜慶:「自從你仆倒後,再沒有誰上我們這裏來砍伐!」
Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.
9 地下的陰府為了你而激動,為歡迎你的來臨;並為了你,喚醒幽魂及地上所有的貴卿,使列國的君王由自己的寶座上起立; (Sheol )
Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj. (Sheol )
10 眾人都開口對你說:「連你也衰弱得和我們一樣啊!你也與我們相同啊!」
Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni;
11 你的豪華,你琴瑟的樂聲,也墮入了陰府;你下面舖的是蛆,上面蓋的是蟲。 (Sheol )
en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. (Sheol )
12 朝霞的兒子--晨星!你怎會從天墜下﹖傾覆萬邦者!你怎麼也被砍倒在地﹖
Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
13 你心中曾說過:「我要直沖霄漢,高置我的御座在天主的星宿以上;我要坐在盛會的山上,極北之處;
Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;
mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo.
15 然而你卻下到了陰府,深淵的極處。 (Sheol )
Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (Sheol )
16 看見你的,必注視你,仔細端詳你說:「這不是那使大地戰慄,列國動盪,
Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
17 化世界為荒野,摧毀城邑,不為俘囚開放監獄的人嗎﹖」
kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
18 萬邦的君王都在榮耀中安葬,各在自己的陰宅裏;
Ĉiuj reĝoj de popoloj kuŝas kun honoro, ĉiu en sia domo;
19 但是你卻被拋於墳外,像一個叫人厭惡的流產胎兒,為刀箭殺戮的死者所掩蓋,有如遭踐踏的死屍。連那些被拋在石坑裏的,
sed vi estas forĵetita el via tombo, kiel malŝatata branĉo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, ĵetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
20 你也不得與他們一同埋葬,因為你破壞了你的國土,殘殺了你的人民:惡人的後代永不為人所提念。
Vi ne estos kun ili en tombo, ĉar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
21 你們應為他們的兒子準備屠場,因為他們的父親有了罪孽;他們決不能再興起,佔據大地,而使地面滿是荒涼。
Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
22 我要起來攻擊他們--萬軍上主的斷語--我要抹去巴比倫的名號、遺民、後裔和子孫--上主的斷語。
Mi leviĝos kontraŭ ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restaĵon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
23 我要使她成為刺蝟的領土和池沼,我以毀滅的掃帚將她掃淨--萬軍上主的斷語。
Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
24 萬軍的上主起誓說:「實在,我怎樣想,必怎樣實現;我怎樣計劃,必怎樣成功:
Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;
25 我要在我的國土內粉碎亞述,在我的山嶺上將她踐踏;她的重擔必要由他們肩上卸下。」
frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.
26 這是對全地所決定的計劃,這是向萬邦所伸展的手臂,
Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
27 因為萬軍的上主已決定,誰能阻止﹖他的手已伸出,誰能使它收回﹖
Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?
En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo:
29 全體培肋舍特啊! 你不要因為打擊你的棍棒折斷了就喜悅,因為由蛇的根子將生出毒蝮,而牠的子息必是飛龍。
Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
30 貧苦的人在我的牧場上必得飼養,窮困的人要泰然安息;但是我要以饑荒餓死你的餘生,殺絕你的遺民。
Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita.
31 門啊! 哀號罷!城啊!悲鳴罷!全體培肋舍特啊!戰慄罷!因為有煙從北而來,在她的隊伍中沒有落伍者。」
Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj.
32 然而要怎樣答覆外邦的使者﹖「上主建立了熙雍,使他民族中的憂患者,在那裏獲得保護。」
Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.