< 創世記 50 >

1 若瑟伏在他父親的臉上,痛哭親吻,
Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
2 然後吩咐照料自己的醫生,用香料包殮他父親;醫生便用香料包殮了以色列。
Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
3 為他共費了四十天,因為用香料包殮屍體原需要這些天數。埃及人為他舉哀七十天。
Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
4 舉哀期一過,若瑟就向法郎的朝廷說:「我如在你們眼中得寵,請你們代我轉告法郎說:
Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
5 我父親曾叫我起誓,對我說:看,我快要死了! 我在客納罕地,曾為自己鑿了一個墳墓,你應把我葬在那裏。現在請讓我上去埋葬我父親,然後回來。」
Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
6 法郎回覆說:「你就照你父親令你起的誓,上去埋葬他罷! 」
Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li ĵurigis vin.
7 於是若瑟上去埋葬他父親,與他一同去的,有法郎的一切臣僕,朝廷的顯要,和埃及國所有的紳士;
Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta,
8 還有若瑟全家和他的兄弟們,並他父親的家屬,只留下家中幼小,羊群和家畜在哥笙地。
kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Goŝen.
9 與他同去的,尚有車輛和騎兵:實在是一大隊行列。
Kun ili iris ankaŭ ĉaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
10 當他們到了約但河對岸的阿塔得打禾場,就在那裏舉行了極備哀榮的隆重喪禮;若瑟又為自己的父親舉哀了七天。
Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
11 住在當地的客納罕人見了阿塔得打禾場上的喪禮,就說:「這為埃及人實是一場極備哀榮的喪禮。」因而給那在約但對岸的地方,起名叫阿貝耳米茲辣殷。
Kiam la loĝantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: Ĝi estas granda funebro ĉe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. Ĝi estas transe de Jordan.
12 雅各伯的兒子們完全照他們的父親所吩咐的給他辦了:
Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
13 將他運到客納罕地,葬在面對瑪默勒的瑪革培拉田裏的山洞內;這塊田是亞巴郎由赫特人厄斐龍買了來作為私有墳地。
Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido, antaŭ Mamre.
14 若瑟葬了父親以後,遂和他兄弟們,以及所有與他上來埋葬他父親的人們,返回了埃及。
Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj ĉiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
15 若瑟的兄弟們見父親已死,就說:「或者若瑟仍懷恨我們,要報復我們對他所行的一切惡事。」
Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
16 因此便派人去見若瑟說:「你父親未死以前曾囑咐說:
Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
17 你們要這樣對若瑟說:請你務必饒恕你兄弟們的過失和罪惡,因為他們實在虐待了你。現在,求你饒恕你父親的天主的僕人們的過失罷! 」若瑟聽他們對他說出這樣的話,就哭了起來。
Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
18 後來他的兄弟們還親自來,俯伏在他面前說:「看,我們都是你的奴隸! 」
Kaj iris liaj fratoj mem kaj ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
19 若瑟對他們說:「不要害怕! 我豈能替代天主﹖
Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
20 你們原有意對我作的惡事,天主卻有意使之變成好事,造成了今日的結果:挽救了許多人民的性命。
Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
21 所以,你們不必害怕,有我維持你們和你們的孩子。」他這樣撫慰他們,使他們安心。
Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
22 若瑟和他父親的家屬,以後就住在埃及。若瑟活到了一百一十歲,
Kaj Jozef loĝis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
23 見到了厄弗辣因的第三代子孫;默納協的兒子瑪基爾的兒子們,也都生在若瑟的膝下。
Kaj Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio; ankaŭ la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef.
24 若瑟對自己的兄弟們說:「我快要死了;但天主要看顧你們,領你們由這地回到他誓許給亞巴郎、依撒格和雅各伯的地方去。」
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
25 若瑟又叫以色列的兒子們起誓說「當天主看顧你們時,你們應將我的骨骸由這裏帶回去。」
Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie.
26 若瑟死了,享壽一百一十歲。人遂用香料包殮了他,放在棺墎內,安厝在埃及。
Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.

< 創世記 50 >