< 出埃及記 39 >

1 以後用紫色、紅色、朱紅色的毛線,做了聖所內行禮穿的祭服,也做了為亞郎穿的聖衣,全照上主向梅瑟所吩咐的。厄弗得
Kaj el la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2 用金線,紫色、紅色、朱紅色的毛線和捻的細麻,做了厄弗得,
Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
3 就是將金子鎚成了薄片,切成細線,以織工編織在紫色、紅色、朱紅色毛線和細麻之中。
Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo kaj de la bisino per artista laboro.
4 為厄弗得做了肩帶,結在厄弗得的兩端,連結在一起。
Surŝultraĵojn kunigantajn ili faris al ĝi; sur siaj du finoj ĝi estis ligita.
5 那將厄弗得束在身上的帶子,像厄弗得一樣做成,與厄弗得連在一起,是用金線,紫色、紅色、朱紅色的毛線和捻成的細麻做成的,全按上主向梅瑟所吩咐的。
Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estis kontinuaĵo de ĝi, la sama laboraĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
6 將兩塊紅瑪瑙石修好崁在金框內,以刻印之法雕刻了以色列的兒子們的名字。
Kaj ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laŭ la nomoj de la filoj de Izrael.
7 將金框安在厄弗得的肩帶上,作為以色列子民的記念石,全照上主向梅瑟所吩咐的。胸牌
Kaj li metis ilin sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
8 又以繡工用金線,紫色、紅色、朱紅色的毛線和捻的細麻做了胸牌,像做厄弗得一樣。
Kaj ili faris la surbrustaĵon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
9 做的胸牌是方形的,雙層,一柞長,一柞寬。
Ĝi estis kvarangula; ili faris la surbrustaĵon duobla; manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo; ĝi estis duobla.
10 上面安裝了四行寶石:第一行:赤玉、青玉、翡翠;
Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn da ŝtonoj. La unua vico estis: rubeno, topazo, kaj smeraldo;
11 第二行:紫寶石、藍玉、金鋼石;
kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
12 第三行:黃瑪瑙、白瑪瑙、紫晶;
kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto;
13 第四行:黃玉、紅瑪瑙、水蒼玉:這些寶石都鑲在金框內。
kaj la kvara vico: krizolito, onikso, kaj berilo. Ĉiuj vicoj estis en oraj kadretoj.
14 寶石上有以色列的兒子們的名字,按他們的名字共十二塊;按刻印的方法,每塊刻上一個名字,代表十二支派。
Kaj la ŝtonoj estis laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
15 在胸牌上做了金的鏈子,像繩子一樣擰成。
Kaj ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
16 又做了兩個金框和兩個金環;將兩個金環安在胸牌的兩端。
Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
17 將兩條金鏈結在胸牌兩端的環子上。
Kaj ili metis la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
18 把兩條鏈子的另兩端結在兩框子上;把兩框子結在厄弗得肩帶的前面。
Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
19 又做了兩個金環,安在胸排下兩端,靠近厄弗得的內邊緣上。
Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur ĝia rando interna, direktita al la efodo.
20 還做了兩個金環,安在厄弗得的前面肩帶的下邊,靠近厄弗得帶子的上邊與肩帶相結連的地方。
Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
21 用一根紫繩,把胸牌的環子繫在厄弗得的環子上,使胸牌結在厄弗得的帶上子上,免得胸牌在厄弗得上移動:全照上主向梅瑟所吩咐的。無袖長袍
Kaj ili alligis la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22 以後又為厄弗得做了一件無袖長袍,是織成的,全為紫色。
Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksaĵo.
23 長袍中間有一領口,像戰袍的領口;領口周圍鑲上邊,免得破裂。
Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de ŝildo; borderon havis la aperturo ĉirkaŭe, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
24 又在長袍底邊上,用捻的紫色、紅色、珠紅色的毛線做了石榴;
Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa ŝtofo, tordita.
25 又用純金做了鈴鐺,將鈴鐺繫在長袍底邊周圍的石榴中間,
Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe inter la granatoj;
26 如此在長袍底邊周圍,一個鈴鐺,一個石榴;一個鈴鐺,一個石榴,為行敬禮穿:全照上主向梅瑟所吩附的。司祭的禮服
tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
27 以後為亞郎和他的兒子們做了細麻長衣,是織成的。
Kaj ili faris la ĥitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,
28 也做了細麻的禮冠,細麻的華麗頭巾,捻的細麻布褲子;
kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,
29 又用捻的細麻及紫色、紅色、朱紅色的毛線編織了腰帶:全按上主向梅瑟所吩咐的。
kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30 又用純金做了聖冠上的牌子,在上面像雕刻印章,刻上了「祝聖於上。」
Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO.
31 又用紫色繩子將這牌子繫在理冠上:全按上主向梅瑟所吩咐的。向梅瑟交代完成的工作
Kaj ili alfortikigis al ĝi laĉon el blua ŝtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32 帳棚、會幕的一切工程都完成了;凡上主向梅瑟所吩咐的,以色列子民都照做了。
Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
33 他們遂把帳棚運到梅瑟前,即帳幕和帳幕的一切用具:鉤子、木板、橫木、柱子、卯座,
Kaj ili alportis la konstruaĵon al Moseo, la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn: hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
34 染紅的公山羊皮的頂罩,海豚皮的頂罩,作屏障的帳幔,
kaj la kovron el ruĝaj virŝafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
35 約櫃和杠桿,贖罪蓋,
la keston de atesto kaj ĝiajn stangojn kaj la fermoplaton;
36 供桌和桌上的一切用具,共餅,
la tablon, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la panon de propono;
37 純金的燈台與燈盞,即擺在燈台上的燈盞及其一切用具,燈油,
la puran kandelabron, ĝiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la oleon por lumigado;
38 金祭壇,傅禮的油,馨香的香料,帳棚的門簾,
kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
39 銅祭壇、祭壇的銅格子、杠桿和一切用具,盆和盆座,
la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;
40 庭院的帷幔、柱子和卯座,庭院的門簾、繩子和橛子,以及一切為會幕聖所內使用的器皿;
la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, ĝiajn ŝnurojn kaj najlojn, kaj ĉion, kio apartenas al la servado en la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno;
41 聖所內行禮的祭服,司祭亞郎的聖衣,和他兒子們盡司祭職的衣服:
la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.
42 以色列子民所作的一切工程,全是照上主向梅瑟所吩咐的。
Konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.
43 梅瑟查看了一切工程,見他們所行的,完全是照上主所吩咐的,遂祝福了他們。
Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

< 出埃及記 39 >