< 傳道書 1 >

1 達味之子耶路撒冷的君王「訓道者」的語錄:
Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem.
2 虛而又虛,訓道者說:虛而又虛,萬事皆虛。
Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo.
3 人在太陽下辛勤勞作,為人究有何益﹖
Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
4 一代過去,一代又來,大地仍然常在。
Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
5 太陽升起,太陽落下,匆匆趕回原處,從新再升。
Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas.
6 風吹向南,又轉向北,旋轉不息,循環周行。
Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
7 江河流入大海,大海總不滿溢;江河仍向所往之處,川流不息。
Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.
8 萬事皆辛勞,無人能盡言:眼看,看不夠;耳聽,聽不飽。
Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado.
9 往昔所有的,將來會再有;昔日所行的,將來會再行;太陽之下決無新事。
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
10 若有人指著某事說:「看,這是新事。」豈不知在我們以前早就有過。
Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.
11 只是對往者,沒有人去追憶;同樣,對來者,也不會為後輩所記念。
Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.
12 我訓道者,曾在耶路撒冷作過以色列的君王。
Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem.
13 我曾專心用智慧考查研究過天下所發生的一切;--這實在是天主賜與人類的一項艱辛的工作。
Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
14 我觀察了在太陽下所發生的一切:看,都是空虛,都是追風。
Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
15 彎曲的,不能使之正直,虧缺的,實在不可勝數。
Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
16 我心裏自語說:「看,我獲得了又大又多的智慧,勝過了所有在我以前住在耶路撒冷的人,我的心獲得了許多智慧和學問。」
Mi meditis kun mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio.
17 我再專心研究智慧和學問,愚昧和狂妄,我纔發覺:連這項工作也是追風。
Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo.
18 因為,智慧愈多,煩惱愈多;學問越廣,憂慮越深。
Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.

< 傳道書 1 >