< 申命記 23 >

1 凡外腎受傷或被閹割的人,不得進入上主的集會。
Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2 私生子不得進入上主的集會;他的後代即便到了第十代,也不得進入上主的集會。
Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
3 阿孟人和摩阿布人不得進入上主的集會;他們的後代,即便到第十代,也永不得進入上主的集會;
Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
4 因為當你們出離埃及時,他們沒有帶食物和水,在路上前來迎接你們;又因他們從美索不達米亞的培托爾,雇了貝熬爾的兒子巴郎來咒罵你;
pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
5 但是上主你的天主不但不願聽從巴郎,上主你的天主反而將咒罵變為你的祝福,因為上主你的天主愛你。
Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
6 你一生永遠不要為他們謀安寧和幸福。
Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
7 你不可憎恨厄東人,因為他是你的兄弟;也不可憎恨埃及人,因為你曾在他們國內做過僑民。
Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
8 他們所生的子孫到了第三代,即能進入上主的集會。
La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
9 幾時你出征紮營,攻打你的仇敵,應避免一切惡事。
Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona.
10 你中間如有人夜間夢遺,即成為不潔,應走出營外,不可進入營內;
Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
11 傍晚時,應用水洗澡,日落時,才能進營。
kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
12 在營外應有廁所,你應去那裏便溺。
Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj.
13 在你的武器中;應有一把鏟;當你在外便溺時,用它來掘坑,然後用以剷土掩蓋糞便。
Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon;
14 因為上主你的天主在你營中往來,為救護你,將你的仇人交給你,所以你的營地應當聖潔,免得他在你那裏見到討厭的事,而離棄你。
ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.
15 凡由主人逃到你這裏來的奴僕,你不應將他交給他的主人;
Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro;
16 他應在你中間與你同住,住在他自己所選的地方,住在他喜歡的一座城內;你不可欺負他。
kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
17 以色列婦女中不可有人當廟妓,以色列男人中亦不可有人作廟倡。
Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
18 你不可賣淫的酬金和賣狗的代價,帶到上主你天主的殿內,還任何誓願,因為這兩樣於上主你的天主都是可憎惡的。
Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 借給你兄弟銀錢、食物,或任何能生利之物,你不可取利。
Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
20 對外方人你可取利,對你兄弟卻不可取利,好使上主你的天主在你要去佔領的地上,祝福你進行的一切事業。
Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
21 幾時你向上主你的天主許願,不要遲延還願,因為上主你的天主必向你追討,你就不免有罪了。
Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko.
22 如果你不許願,你就沒有罪。
Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
23 凡你口中說出來的,你應遵守;凡你親口說出向上主你的天主所許的願,你應執行。
Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
24 幾時你進入你鄰人的葡萄園,你可隨意摘食葡萄,可以吃飽,但不可裝入你的器皿內。
Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.
25 幾時你進入你鄰人的麥田,可以伸手摘麥穗,但不可在你鄰人的麥田內動鐮刀。
Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.

< 申命記 23 >