< 撒母耳記下 22 >
1 當上主救達味脫離了仇敵和撒烏耳的毒手時,達味向上主唱了詩歌說:
Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
3 天主是我所倚靠的盤石,是我的盾牌,我的大救主,我的堡壘,我的藏身處。我的救主,是你救我脫離了強暴。
Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4 我一呼求應受頌揚的上主,我便獲救,脫離了我的仇敵。
Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
6 陰府的繩索纏住中我,死亡的羅網絆住我; (Sheol )
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis. (Sheol )
7 在急難中我呼求上主,向我的天主呼號,衪由殿中聽了我的聲音,我的呼聲達入衪耳中。
En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8 因衪盛大作,大地震動戢慄,上主的基礎動盪搖撼,
Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9 由衪的鼻孔湧出濃煙,由衪的口中噴出烈火,由衪的身上射出火炭,
Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.
El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15 衪射出羽箭,使敵人四散,發閃電,使敵人驚擾。
Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
16 上主的呵斥一發,鼻孔的怒氣一出,蒼海的海低即出現,大地的地基也外露。
Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19 他們在我困厄之日,襲擊了我,然而上主卻作了我的後盾;
Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21 上主照我的正義酬報了我,按我雙手的清白報答了我;
La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 因我遵行了上主的正道,沒有作惡離棄我的天主。
Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 因此,上主照我的正義,我在衪的純潔,賞報了我。
Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26 仁慈的人,你待他仁慈;正直的人,你待他正直;
Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 上主,你是我的火炬,我的天主,照明我的黑暗。
Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 仗著你,我衝入了敵營;靠著我的天主,我跳過了牆垣。
Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 天主的道路是完善的;上主的言語是純淨的;凡投衪的人,衪怍他們的後盾。
La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32 上主以外,還有誰是天主﹖除我的的天主外,還有誰的盤石﹖
Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38 我追趕仇敵,消滅他們;不滅絕他們,決不返回。
Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41 使我的敵人在 前轉背而逃,使我殲滅了一切仇恨我的人。
Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 他們呼號,卻無人施救;呼號上主,也不獲應允。
Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 我搗碎他們地上的灰塵,踐踏他們像道上的泥土。
Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 你由百姓的叛亂中救拔了我,立我做了列國的首領;我不知道的人民竟給我服役;
Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 外邦的子民諂媚奉承我,一聽到是我,即服從我;
Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47 上主萬歲! 願我的盤石受讚美,願救我的的天主受頌揚!
Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
49 是你救我脫離了我的仇敵,提拔我凌駕我的對手之上,救我脫免了強暴的人。
Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
50 為此,上主! 我要在異民中稱謝你,歌頌你的聖名。
Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 因為衪使自己的君大獲勝利,對自己的受傅者達味和他的子孫,廣施仁慈,直到永遠」。
Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.