< 列王紀下 17 >
1 猷大王阿哈次十二年,厄拉的兒子曷舍亞在撒瑪黎雅登極為以色列王,在位凡九年。
En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela, fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn.
2 他行了上主視為惡的事,但不像他以前的以色列列王。
Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
3 亞述王沙耳瑪乃色上來攻打曷舍亞,他便向亞述王稱臣納貢。
Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li tributon.
4 後來亞述王發覺曷舍亞企圖造反。原來曷舍亞曾派使者去見埃及王索阿,就不再向亞述王每年納貢,所以亞述王將他拘捕,囚在監裡。
Kiam la reĝo de Asirio rimarkis ĉe Hoŝea perfidon, ĉar li sendis senditojn al So, reĝo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la reĝo de Asirio, kiel ĉiujare, tiam la reĝo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
5 隨後,亞述王進軍侵入全國,直逼撒瑪黎雅,圍攻了三年。
Kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis ĝin dum tri jaroj.
6 曷舍亞九年,亞述王攻陷了撒瑪黎雅,把以色列人擄往亞述,把他們安置在哈拉黑和靠近哥倉河的哈波爾,以及瑪待各城。
En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
7 這是因為以色列子民犯罪,得罪了領他們離開埃及地,擺脫埃及王法郎之手的上主,他們的天主,而去敬拜了別的神,
Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
8 隨從了上主由以色列子民面前,所驅逐的異民的習俗,和以色列列王所規定的律例。
kaj agadis laŭ la leĝoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj, kaj laŭ tio, kiel agadis la reĝoj de Izrael;
9 以色列子民作了不義的事,得罪了上主他們的天主:在他們所有的城中,從守望台直到設防的城,到處建有高丘;
kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kaj aranĝis al si altaĵojn en ĉiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo;
10 在各高崗上,在所有的綠樹下,豎有石柱和木偶;
kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo;
11 在高丘上,依照上主從他們面前所驅逐的異民的習俗,焚香獻祭,作惡激怒上主;
kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti la Eternulon;
12 又敬拜偶像,雖然天主曾明明吩咐他們說:你們不可行這樣的事!
kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili: Ne faru tion.
13 上主曾藉眾先知和先見者警告以色列和猶大說:「你們應離棄你們的邪道,按照我給你們祖先所規定的,藉我的僕人,眾先知給你們傳授的一切法律,遵守我的誡命和我的法令。」
Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per ĉiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante: Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj leĝojn, laŭ la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
14 他們卻不聽從,如同他們的祖先一樣執拗,不肯相信上主他們的天主,
Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
15 拒絕了上主的法律和他與他們祖先所訂立的盟約,以及對他們所發出的警告;隨從他們四周上主曾命令他們不可效法的異民,追求虛無,自己成為虛無;
kaj ili malestimis Liajn leĝojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantaĵon kaj vantiĝis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
16 拋棄了上主他們天主的一切命令,為自己鑄造神像,即兩個牛犢,製造木偶,敬拜天上萬象,事奉巴耳,
kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
17 使兒女經火獻神,行占卜和法術,出賣自己,行上主視為惡的事,激怒上主;
kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
18 因此,上主對以色列大發憤怒,將他們從自己面前趕走,只留下了猶大支派。
Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
19 但是,猶大也沒有遵守上主,他們天主的命令,反而也隨從了以色列所行的習俗。
Sed ankaŭ la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
20 為此,上主拋棄了以色列所有的後裔,使他們受壓迫,任人宰割,終於將他們從自己面前趕走。
Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.
21 的確,自從上主使以色列與達味家分裂以後,以色列便立了乃巴特的兒子雅洛貝罕為王;雅洛貝罕即引以色列遠離了上主,使他們陷於重罪。
Ĉar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel reĝon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
22 以色列子民遂追隨雅洛貝罕所犯的一切罪惡,始終沒有離開,
Kaj la Izraelidoj iradis en ĉiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
23 直到上主將以色列從自己面前趕走,正如上主藉自己的僕人眾先知所說的話。因此,以色列由本國被擄往亞述,直到今日。
ĝis la Eternulo forpuŝis Izraelon de antaŭ Sia vizaĝo, kiel Li diris per ĉiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion ĝis la nuna tago.
24 亞術王從巴比倫、雇特、阿瓦、哈瑪特和色法瓦因徙置一些人民,住在撒瑪黎雅各城,以代替以色列人;這些人佔據了撒瑪黎雅,就住在各城內。
Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.
25 他們起初住在那裡的時候,因為不敬畏上主,所以上主打發獅子來,咬死了他們一些人。
Sed ĉar en la komenco de sia loĝado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
26 有人報告亞述王說:「你在撒瑪黎雅各城徙置的人民,不知敬拜土神的禮儀,因此那神打發獅子來咬死了他們一些人,因為他們不知敬拜土神的禮儀。」
Oni raportis al la reĝo de Asirio, dirante: La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj loĝigis en la urboj de Samario, ne konas la leĝojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, ĉar ili ne konas la leĝojn de la Dio de la lando.
27 亞述王於是下令說:「你們叫一個從撒瑪黎雅擄來的司祭回去,住在那裡,教給他們敬拜土神的禮儀。」
Tiam la reĝo de Asirio ordonis, dirante: Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj loĝu tie, kaj li instruu al ili la leĝojn de la Dio de la lando.
28 於是,有一個從撒瑪黎雅擄去的司祭回來,住在貝特耳,教給他們該怎麼敬拜雅威。
Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
29 雖然如此,各個民族仍然製造自己的神,供在撒瑪黎雅人所建築的高丘上的廟宇中;各個民族在自己所住的城內,供著自己的神。
Tamen ĉiu popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili loĝis.
30 巴比倫人製造了穌苛特貝諾特,雇特人製造了乃爾加耳,哈瑪特人製造了阿史瑪,
La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman;
31 阿瓦人製造了尼貝哈次和塔爾塔克,色法瓦因人使兒女經火,獻於色法瓦因的神阿德辣默肋客和阿納默肋客;
la Avaanoj faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de Sefarvaim.
32 同時他們也敬拜上主,從自己中間選派一些人作高丘上的司祭,在高丘上的廟宇內自己獻祭。
Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altaĵoj.
33 這樣,他們也敬拜上主,也奉事自己的神,從那一國徙置而來的,就照那一國的禮儀。
La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
34 直到今日,他們仍然依照先前的禮儀而行。雅各伯──上主給他改名為以色列──的子孫,也不全心敬畏上主,也不按照上主給他們所立的條例、禮儀、法律和誡命而行。
Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
35 上主曾與他們立約,吩咐他們說:「你們不可敬拜別的神,也不可跪拜,也不可事奉,也不可向他們獻祭;
kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorkliniĝu antaŭ ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
36 只應敬拜那以強力和伸展的手臂,領你們離開埃地的上主,只應向他跪拜,向他獻祭。
sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaŭ Li adorkliniĝu, kaj al Li faru oferojn;
37 我為你們寫定的條例、禮儀、法律和誡命,要時常謹守遵行,不可敬拜別的神。
kaj la leĝojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin ĉiam, kaj ne timu aliajn diojn;
38 我與你們立的盟約,不要忘記,也不要敬拜別的神,
kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;
39 只應敬拜上主你們的天主,他必拯救你們脫離你們一切仇敵的權勢。」
sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de ĉiuj viaj malamikoj.
40 然而,他們不聽,仍然依照他們先前的禮儀而行。
Tamen ili ne obeis, sed agis laŭ siaj moroj antaŭaj.
41 這樣,這些人民敬拜上主,又事奉他們的雕像;他們的子子孫孫也是如此:祖先怎樣行,子孫也怎樣行,直到今日。
Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis, ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.