< 提摩太前書 5 >

1 不要嚴責老年人,但要他勸他如勸父親;勸青年人如勸弟兄;
Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
2 勸老婦如勸母親;以完全的心,勸青年女子如勸姊妺。
la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.
3 要敬重寡婦,即那些真正做寡婦的,
Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
4 假使寡婦有兒子或孫子,她們就應學著孝敬本家人,報答祖先,因為這是天主所喜悅的事。
Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.
5 那真正做寡婦的,孤獨無依,已寄望於天主,黑夜白日常在懇求和祈禱;
Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage.
6 但那任性縱慾的寡婦雖生猶死。
Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas.
7 你要拿這些話去勸戒,使她們無可指摘。
Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo.
8 如有人不照顧自己的戚族,尤其不照顧自己的家人,即是背棄信德,比不信的人更壞。
Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
9 錄用一個寡婦,年紀不要少過六十歲,且要只做過一個丈夫的妻子,
Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
10 又必須有行善的聲望,教育過兒女,或款待過旅客,洗過聖徒的腳,賙濟過遭難的人,勤行過各種善工。
estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.
11 至於年輕的寡婦,你要拒絕錄用,因為她們情慾衝動違背基督的時候,更想再嫁,
Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi,
12 這樣必招致懲罰,因為她們擯棄了起初的信誓;
meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon.
13 同時她們又游手好閒,習慣串門踏戶;不但游手好閒而且還饒舌不休,好管閒事,說些不當說的話。
Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn.
14 所以失要年輕的寡婦再嫁,生兒育女,治理家務,不給敵以誹謗的任何藉口,
Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;
15 因為有些已轉身隨從了撒殫。
ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.
16 女信徒家中有寡婦,就應供養她們,不可加重教會的負擔,為使教會能供養那些真正的寡婦。
Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.
17 那些善於督的長老,首先那些出力講道和施教的人堪受加倍的敬奉
La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.
18 因為經上記載:『牛在打場的時候,不可籠住牠的嘴;』又說:「工人自當有他的工資。』
Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.
19 反對長老的控告,除非有兩三證個人,你不可受理。
Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.
20 犯罪的人,你要在眾人前加以責斥,為叫其餘的人有所警愓。
La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.
21 我在天主於基督耶穌,以及蒙選的天使前懇事求你,要遵守這些話,不可存成見,做事也不可有偏心。
Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco.
22 不可輕易給人覆手:不可在別人的罪上有分子,務要守身清白。
Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.
23 至於你,你以後不要單喝清水,為了你的胃病和你屢次生病,卻要用點酒。
Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
24 有些人的罪過,在受審以前便是顯明的,但是有些人的罪過只在受審以後;
La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas.
25 同樣,善工也是顯明的;既使不明顯,也不能隱瞞住。
Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.

< 提摩太前書 5 >