< 撒母耳記上 4 >

1 撒慕爾的話傳遍了全以色列。當時厄里已很老了,他的兩個兒子的品行在上主面前,比以前更壞了。那時,培肋舍特人集合起來攻打以色列人,以色列人便出來還擊他們,在厄本厄則爾旁紮了營,當時培肋舍特人已在阿費克紮了營。
Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud Afek.
2 培肋舍特人就擺列陣勢攻打以色列人,戰鬥十分激烈;以色列人為培肋舍特打敗,在平原陣地上被擊斃的約有四千人。
Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.
3 軍隊回營後,以色列的長老說:「為什麼上主今天讓我們被培肋舍特人打敗﹖我們應從史羅把上主的約櫃抬來,讓約櫃來到我們中間,拯救我們擺脫敵人的壓迫。」
Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.
4 於是軍隊就派人到史羅去,從那裏把坐於革魯賓上的萬軍之上主的約櫃抬來;厄里的兩個兒子曷弗尼和丕乃哈斯也跟天主的約櫃來了。
Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas.
5 當上主的約櫃來到營內的時候,全以色列民就大聲歡呼,大地也震動了。
Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.
6 培肋舍特人一聽見這樣的呼聲,就說:「希伯來人在營中為什麼這樣大聲歡呼﹖」後來纔知道,是上主的約櫃來到了他們的營中。
Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris: Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.
7 培肋舍特人大為震驚,遂說:「希伯來人的神來到了他們的營中! 」繼而喊說:「我們有禍了! 至今從未有過這樣的事!
Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris: Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe.
8 我們有禍了! 誰能從這大能的神手中救出我們呢﹖用各樣災禍在曠野中打擊了埃及人的,就是這個神啊!
Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto.
9 培肋舍特人哪﹖你們應加強,要英勇,免得你們做希伯來人的奴才,像他們做過你們的奴才一樣。你們要英勇,奮鬥作戰! 」
Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.
10 培肋舍特人就開始進攻,以色列人中陣亡的步兵有三萬;
Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.
11 天主的約櫃也被劫了去,厄里的兩個兒子曷弗尼和丕乃哈斯也同時陣亡了。
Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis.
12 有個本雅明人從陣地逃出,當天來到了史羅,衣服已撕破,頭上滿是灰塵。
Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.
13 他來到時,見厄里在門旁坐在椅子上,向大道觀望,因為他為天主的約櫃很是放心不下。那人一來到,就在城內佈開這凶信,全城因此哀號起來;
Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo.
14 厄里一聽見哀號聲,就問說:「這樣喧嚷,是什麼事﹖」那人就趕快前來報告給厄里,──
Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris: Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.
15 那時厄里已是九十八歲的人,眼睛雖然瞪著,卻什麼也看不見。──
Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi.
16 對厄里說:「我是從營中來的,今天剛從戰場上逃回來的。」厄里問說:「我兒,事情怎樣﹖」
Kaj tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero, mia filo?
17 報信的答說:「以色列人在培肋舍特人面前大敗,人民傷亡極大,你的兩個兒子也死了,天主的約櫃也被劫去了。」
Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.
18 他一提到天主的約櫃,厄里就從椅子上往後一仰,跌在門檻上,跌斷了頸項,死了,因為他已年老,且又肥胖。──他四十年之久做了以色列人的民長。
Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj.
19 他的兒媳,丕乃哈斯的妻子,已經懷孕,快要臨盆;一聽說天主的約櫃被劫去,他的公公和丈夫已死的消息,突然感到陣痛,就彎下身去生產了。
Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj.
20 她臨死時,侍立在旁的婦女向她說:「不必害怕,你生了一個兒子! 」她沒有答應,也沒有留意,
Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.
21 只給孩子取名叫依加波得,說:「光榮已遠離了以色列。」這是指天主的約櫃,她的公公和丈夫都已被劫去,
Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante: For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo.
22 所以她說:「光榮已遠離了以色列,」因為天主的約櫃已被劫去。
Kaj ŝi diris: For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.

< 撒母耳記上 4 >