< ゼカリヤ書 8 >

1 萬軍のヱホバの言われに臨めり曰く
Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
2 萬軍のヱホバかく言たまふ我シオンのために甚だしく心を熱して妬く思ひ大なる忿怒を起して之がために妬く思ふ
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri ĝi.
3 ヱホバかく言たまふ今我シオンに歸れり我ヱルサレムの中に住んヱルサレムは誠實ある邑と稱へられ萬軍のヱホバの山は聖山と稱へらるべし
Tiele diras la Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.
4 萬軍のヱホバかく言たまふヱルサレムの街衢には再び老たる男老たる女坐せん皆年高くして各々杖を手に持べし
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, ĉiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la aĝo.
5 またその邑の街衢には男の兒女の兒滿て街衢に遊び戯れん
Kaj la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur ĝiaj stratoj.
6 萬軍のヱホバかく言たまふこの事その日には此民の遺餘者の目に奇といふとも我目に何の奇きこと有んや萬軍のヱホバこれを言ふ
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
7 萬軍のヱホバかく言たまふ視よ我わが民を日の出る國より日の入る國より救ひ出し
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
8 かれらを携へ來りてヱルサレムの中に住しめん彼らは我民となり我は彼らの神となりて共に誠實と正義に居ん
Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.
9 萬軍のヱホバかく言たまふ汝ら萬軍のヱホバの室なる殿を建んとて其基礎を置たる日に起りし預言者等の口の言詞を今日聞く者よ汝らの腕を強くせよ
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Fortigu viajn manojn, vi, kiuj aŭdas en ĉi tiuj tagoj ĉi tiujn vortojn el la buŝo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.
10 此日の先には人も工の價を得ず獸畜も工の價を得ず出者も入者も仇の故をもて安然ならざりき即ち我人々をして互に相攻しめたり
Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaŭ la malamiko; kaj Mi permesis al ĉiuj homoj ataki unu la alian.
11 然れども今は我此民の遺餘者に對すること曩の日の如くならずと萬軍のヱホバ言たまふ
Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antaŭe, diras la Eternulo Cebaot;
12 即ち平安の種子あるべし葡萄の樹は果を結び地は產物を出し天は露を與へん我この民の遺餘者にこれを盡く獲さすべし
ĉar estos semo de paco: la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo.
13 ユダの家およびイスラエルの家よ汝らが國々の中に呪詛となりしごとく此度は我なんぢらを救ふて祝言とならしめん懼るる勿れ汝らの腕を強くせよ
Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi fariĝos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortiĝu.
14 萬軍のヱホバかく言たまふ在昔汝らの先祖我を怒らせし時に我これに災禍を降さんと思ひて之を悔ざりき萬軍のヱホバこれを言ふ
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,
15 是のごとく我また今日ヱルサレムとユダの家に福祉を降さんと思ふ汝ら懼るる勿れ
tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda: ne timu.
16 汝らの爲べき事は是なり汝ら各々たがひに眞實を言べし又汝等の門にて審判する時は眞實を執て平和の審判を爲べし
Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj;
17 汝等すべて人の災害を心に圖る勿れ僞の誓を好む勿れ是等はみな我が惡む者なりとヱホバ言たまふ
ne intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj ne amu mensogan ĵuron; ĉar ĉion ĉi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
18 萬軍のヱホバの言われに臨めり云く
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
19 萬軍のヱホバかく言たまふ四月の斷食五月の斷食七月の斷食十月の斷食かへつてユダの家の宴樂となり欣喜となり佳節となるべし惟なんぢら眞實と平和を愛すべし
Tiele diras la Eternulo Cebaot: La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda ĝojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.
20 萬軍のヱホバかく言たまふ國々の民および衆多の邑の居民來り就ん
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Venados ankoraŭ popoloj kaj loĝantoj de multaj urboj;
21 即ちこの邑の居民往てかの邑の者に向ひ我儕すみやかに往てヱホバを和め萬軍のヱホバを求めんと言んに我も往べしと答へん
kaj la loĝantoj de unu urbo venos al la loĝantoj de alia urbo, kaj diros: Ni iru rapide, por preĝi antaŭ la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaŭ iros.
22 衆多の民強き國民ヱルサレムに來りて萬軍のヱホバを求めヱホバを和めん
Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por serĉi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por preĝi antaŭ la Eternulo.
23 萬軍のヱホバかく言たまふ其日には諸の國語の民十人にてユダヤ人一箇の裾を拉へん即ち之を拉へて言ん我ら汝らと與に往べし其は我ら神の汝らと偕にいますを聞たればなり
Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.

< ゼカリヤ書 8 >