< 詩篇 88 >

1 わがすくひの神ヱホバよわれ晝も夜もなんぢの前にさけべり
Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
2 願くはわが祈をみまへにいたらせ汝のみみをわが號呼のこゑにかたぶけたまへ
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
3 わがたましひは患難にてみち我がいのちは陰府にちかづけり (Sheol h7585)
Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. (Sheol h7585)
4 われは穴にいるものとともにかぞへられ依仗なき人のごとくなれり
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
5 われ墓のうちなる殺されしもののごとく死者のうちにすてらる汝かれらを再びこころに記たまはず かれらは御手より斷滅されしものなり
Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
6 なんぢ我をいとふかき穴 くらき處 ふかき淵におきたまひき
Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
7 なんぢの怒はいたくわれにせまれり なんぢそのもろもろの浪をもて我をくるしめ給へり (セラ)
Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. (Sela)
8 わが相識ものを我よりとほざけ我をかれらに憎ませたまへり われは錮閉されていづることあたはず
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
9 わが眼はなやみの故をもておとろへぬ われ日ごとに汝をよべり ヱホバよなんぢに向ひてわが兩手をのべたり
Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
10 なんぢ死者にくすしき事跡をあらはしたまはんや 亡にしもの立てなんぢを讃たたへんや (セラ)
Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? (Sela)
11 汝のいつくしみは墓のうちに汝のまことは滅亡のなかに宣傳へられんや
Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
12 汝のくすしきみわざは幽暗になんぢの義は忘失のくにに知るることあらんや
Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
13 されどヱホバよ我なんぢに向ひてさけべり わがいのりは朝にみまへに達らん
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
14 ヱホバよなんぢ何なればわが霊魂をすてたまふや何なればわれに面をかくしたまふや
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
15 われ幼稚よりなやみて死るばかりなり我なんぢの恐嚇にあひてくるしみまどへり
Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
16 汝のはげしき怒わがうへをすぐ汝のおびやかし我をほろぼせり
Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
17 これらの事ひねもす大水のごとく我をめぐり ことごとく來りて我をかこみふさげり
Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
18 なんぢ我をいつくしむ者とわが友とをとほざけ わが相識るものを幽暗にいれたまへり
Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

< 詩篇 88 >