< Luko 19 >

1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.
ישוע הגיע ליריחו ועבר ברחובות העיר.
2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.
אדם אחד בשם זכי, אשר היה מנהל בכיר ברשויות המכס, בעל השפעה וכמובן עשיר גדול,
3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.
רצה לראות את פניו של ישוע. אבל זכי היה נמוך־קומה, והקהל הרב הסתיר ממנו את ישוע.
4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.
זכי רץ לפני הקהל הרב וטיפס על עץ שיקמה בצד הדרך על מנת שיוכל להתבונן בישוע ללא הפרעה.
5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
כאשר עבר ישוע ליד העץ, הרים את עיניו והביט בזכי.”זכי, “קרא לו ישוע בשמו,”רד מהר מהעץ, כי היום עלי להתארח בביתך.“
6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
זכי מיהר לרדת מהעץ וקיבל את פניו של ישוע בשמחה ובששון.
7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti.
הדבר לא מצא־חן בעיני הקהל.”ישוע עומד להתארח בביתו של חוטא ידוע!“רטנו.
8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
אולם זכי עמד לפני האדון ואמר:”אדוני, מהיום והלאה אתן את מחצית רכושי לעניים וכל מי שלקחתי ממנו כסף במרמה, אחזיר לו פי הארבע!“
9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
”היום באה ישועה לבית הזה!“קרא ישוע.”כי זכי הוא בן־אברהם.
10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.
ואכן בן־האדם בא לחפש ולהושיע את האובדים.“
11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
כשהתקרבו לירושלים, ישוע סיפר לתלמידיו משל, כדי לתקן את הרושם המוטעה שהיה להם שמלכות האלוהים עומדת לבוא בכל רגע.
12 Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
”אציל אחד נקרא לארץ רחוקה כדי לקבל את כתר המלוכה על מחוז מגוריו.
13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos.
לפני צאתו לדרך קרא לעשרה ממשרתיו, נתן לכל אחד מהם מטבע זהב ואמר:’השקיעו את הכסף וסחרו בו עד שאחזור‘.
14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.
רבים מבני ארצו של המלך המיועד שנאו אותו, ואף שלחו בעקבותיו משלחת שהודיעה לו:’איננו רוצים שתמלוך עלינו!‘“
15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.
”מחאתם לא הועילה, והאציל הוכתר למלך. כשחזר המלך לביתו קרא אליו את עשרת המשרתים, ושאל אותם מה עשו בכסף שנתן להם וכמה הרוויחו.
16 Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.
המשרת הראשון בא ואמר:’אדוני, ממטבע הזהב שנתת לי הרווחתי עשרה מטבעות זהב‘.
17 Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.
”’יפה מאוד, משרתי הטוב!‘שיבח אותו המלך.’מאחר שהוכחת את נאמנותך במעט שהפקדתי בידך, אני ממנה אותך שליט על עשר ערים‘.
18 Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.
”גם המשרת השני דיווח על רווח, פי חמישה ממה שקיבל.
19 Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj.
”’אותך אני ממנה שליט על חמש ערים‘, אמר לו המלך.
20 Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;
אחר כך בא המשרת השלישי ואמר:’אדוני, הנה המטבע שנתת לי; שמרתי אותו במטפחת ולא נגעתי בו.
21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.
כי פחדתי ממך, מפני שאתה איש קשה; אתה לוקח מה שלא שייך לך וקוצר את מה שלא זרעת‘.
22 Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;
”’רשע שכמוך!‘קרא המלך בזעם.’איש קשה אני? מיד אראה לך כמה קשה אני יכול להיות! אם ידעת שאני לוקח מה שלא שייך לי וקוצר את מה שלא זרעתי,
23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?
מדוע לא הפקדת את הכסף בבנק? כך לפחות הייתי מקבל ריבית!‘
24 Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min’on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min’ojn.
”המלך פנה אל העומדים סביבו ופקד:’קחו ממנו את המטבע ותנו לאיש שהרוויח את הסכום הגדול ביותר!‘
25 (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min’ojn.)
”’אבל, אדון‘, אמרו במחאה,’יש לו מספיק!‘
26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
’נכון‘, השיב המלך.’אני אומר לכם, מי שיש לו – יינתן לו עוד; מי שאין לו – גם המעט שבידו יילקח ממנו.
27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.
ובנוגע לאויבי אשר לא רצו שאמלוך עליהם – הביאו אותם הנה והוציאו אותם להורג לפני‘.“
28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.
ישוע סיים את דבריו והמשיך בדרכו לעלות לירושלים עם תלמידיו.
29 Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
בהתקרבם אל בית־פגי ובית־עניה שעל הר הזיתים, קרא אליו ישוע שנים מתלמידיו ואמר:
30 dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.
”לכו אל הכפר ממול, ובכניסה תראו עיר קשור שאיש עדיין לא רכב עליו. התירו את העיר והביאו אותו אלי.
31 Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas.
אם מישהו ישאל אתכם מה אתם עושים, אמרו לו:’האדון זקוק לעיר‘. “
32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.
שני התלמידים הלכו אל הכפר ומצאו את העיר ממש כפי שאמר להם ישוע.
33 Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon?
כשהתירו את העיר בא אליהם בעליו ושאל בתימהון:”מדוע אתם מתירים את העיר שלי?“
34 Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas.
”האדון זקוק לו“, השיבו התלמידים בפשטות.
35 Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin.
הם הביאו את העיר אל ישוע, ריפדו את גבו במעיליהם וישוע רכב עליו.
36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
אנשים רבים פרשו את מעיליהם וגלימותיהם על השביל לפניו.
37 Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;
כשהתקרב ישוע לראש השביל היורד מהר הזיתים, החלה חבורת תלמידיו לשיר ולשבח את אלוהים בקולי קולות על כל הנסים והנפלאות שחולל ישוע.
38 dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.
”ברוך הבא בשם ה׳!“צהל ההמון.”יחי המלך! שמחו השמים והארץ! שבח ותהילה לאלוהים במרומים!“
39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn.
פרושים אחדים שהיו בקרב הקהל אמרו לישוע:”רבי, נזוף בתלמידיך על הדברים שהם אומרים!“
40 Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.
אך הוא השיב להם:”אם הם ישתקו האבנים האלה תזעקנה!“
41 Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi,
כאשר התקרב ישוע לירושלים, הביט בה בעצב ובכה עליה.
42 dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj.
”הלוואי שידעת גם את כיצד לעשות שלום! אולם הדבר נסתר ממך“, אמר ישוע בצער ובדמעות.
43 Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin,
”יבוא היום שאויביך יקימו סוללות חול סביב חומותיך, יקיפו אותך ויצורו עליך מכל עבר.
44 kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.
אויביך יהרסו כליל אותך ואת בניך; הם לא ישאירו אבן אחת במקומה, משום שדחית את הישועה שהציע לך ה׳.“
45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,
לאחר מכן הוא נכנס אל בית־המקדש והחל לגרש משם את הסוחרים ואת הקונים.
46 dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
”בכתבי־הקודש כתוב:’ביתי בית־תפלה‘, “קרא ישוע,”אבל אתם הפכתם אותו למאורת גנבים!“
47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi,
ישוע לימד יום־יום בבית־המקדש. הסופרים, ראשי הכוהנים והזקנים חיפשו דרך להיפטר ממנו,
48 kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.
אך הם לא ידעו מה לעשות, מפני שכל העם אהב אותו והקשיב לדבריו בתשומת לב מרובה.

< Luko 19 >