< Jesaja 6 >
1 En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.
當烏西雅王崩的那年,我見主坐在高高的寶座上。他的衣裳垂下,遮滿聖殿。
2 Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.
其上有撒拉弗侍立,各有六個翅膀:用兩個翅膀遮臉,兩個翅膀遮腳,兩個翅膀飛翔;
3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
彼此呼喊說: 聖哉!聖哉!聖哉!萬軍之耶和華; 他的榮光充滿全地!
4 Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.
因呼喊者的聲音,門檻的根基震動,殿充滿了煙雲。
5 Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
那時我說:「禍哉!我滅亡了!因為我是嘴唇不潔的人,又住在嘴唇不潔的民中,又因我眼見大君王-萬軍之耶和華。」
6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
有一撒拉弗飛到我跟前,手裏拿着紅炭,是用火剪從壇上取下來的,
7 kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
將炭沾我的口,說:「看哪,這炭沾了你的嘴,你的罪孽便除掉,你的罪惡就赦免了。」
8 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min.
我又聽見主的聲音說:「我可以差遣誰呢?誰肯為我們去呢?」我說:「我在這裏,請差遣我!」
9 Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.
他說:「你去告訴這百姓說: 你們聽是要聽見,卻不明白; 看是要看見,卻不曉得。
10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.
要使這百姓心蒙脂油, 耳朵發沉, 眼睛昏迷; 恐怕眼睛看見, 耳朵聽見, 心裏明白, 回轉過來,便得醫治。」
11 Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
我就說:「主啊,這到幾時為止呢?」他說: 直到城邑荒涼,無人居住, 房屋空閒無人,地土極其荒涼。
12 Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
並且耶和華將人遷到遠方, 在這境內撇下的地土很多。
13 Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.
境內剩下的人若還有十分之一, 也必被吞滅, 像栗樹、橡樹雖被砍伐, 樹墩子卻仍存留。 這聖潔的種類在國中也是如此。