< Jesaja 21 >

1 Profetaĵo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.
海の荒野についての託宣。つむじ風がネゲブを吹き過ぎるように、荒野から、恐るべき地から、来るものがある。
2 Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
わたしは一つのきびしい幻を示された。かすめ奪う者はかすめ奪い、滅ぼす者は滅ぼす。エラムよ、のぼれ、メデアよ、囲め。わたしはすべての嘆きをやめさせる。
3 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
それゆえ、わが腰は激しい痛みに満たされ、出産に臨む女の苦しみのような苦しみがわたしを捕えた。わたしは、かがんで聞くことができず、恐れおののいて見ることができない。
4 Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro.
わが心はみだれ惑い、わななき恐れること、はなはだしく、わたしのあこがれたたそがれは変っておののきとなった。
5 Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon.
彼らは食卓を設け、じゅうたんを敷いて食い飲みする。もろもろの君よ、立って、盾に油をぬれ。
6 Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
主はわたしにこう言われた、「行って、見張びとをおき、その見るところを告げさせよ。
7 Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento.
馬に乗って二列に並んだ者と、ろばに乗った者と、らくだに乗った者とを彼が見るならば、耳を傾けてつまびらかに聞かせよ」。
8 Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
その時、見張びとは呼ばわって言った、「主よ、わたしがひねもすやぐらに立ち、夜もすがらわが見張所に立っていると、
9 kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
見よ、馬に乗って二列に並んだ者がここに来ます」。彼は答えて言った、「倒れた、バビロンは倒れた、その神々の像はことごとく打ち砕かれて地に伏した」。
10 Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
ああ、踏みにじられたわが民、わが打ち場の子よ、イスラエルの神、万軍の主からわたしが聞いたところのものをあなたがたに告げる。
11 Profetaĵo pri Duma: Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
ドマについての託宣。セイルからわたしに呼ばわる者がある、「夜回りよ、今は夜のなんどきですか、夜回りよ、今は夜のなんどきですか」。
12 La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
夜回りは言う、「朝がきます、夜もまたきます。もしあなたがたが聞こうと思うならば聞きなさい、また来なさい」。
13 Profetaĵo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!
アラビヤについての託宣。デダンびとの隊商よ、あなたがたはアラビヤの林にやどる。
14 Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;
テマの地に住む民よ、水を携えて、かわいた者を迎え、パンをもって、逃げのがれた者を迎えよ。
15 ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo.
彼らはつるぎを避け、抜いたつるぎを避け、張った弓を避け、また激しい戦いを避けて、逃げてきたからである。
16 Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
主はわたしにこう言われた、「雇人の年期のように一年以内にケダルのすべての栄華はつきはてる。
17 kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.
ケダルの子らの勇士で、射手の残る者は少ない」。これはイスラエルの神、主が語られたのである。

< Jesaja 21 >