< Hebroj 13 >

1 La fratamo daŭradu.
PERMANEZCA el amor fraternal.
2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
No olvideis la hospitalidad; porque por esta algunos, sin saberlo, hospedaron ángeles.
3 Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.
Acordáos de los presos, como presos juntamente con ellos; y de los afligidos, como que tambien vosotros mismos sois del cuerpo.
4 Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
Honroso [es] en todos el matrimonio, y el lecho [conyugal] sin mancilla; mas á los fornicarios y á los adúlteros juzgará Dios.
5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Sean las costumbres [vuestras] sin avaricia; contentos de lo presente; porque él dijo: No te desampararé, ni te dejaré:
6 Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
De tal manera que digamos confiadamente: El Señor [es] mi ayudador; no temeré lo que me hará el hombre.
7 Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
Acordáos de vuestros pastores, que os hablaron la palabra de Dios; la fé de los cuales imitad, considerando cuál haya sido el éxito de su conducta.
8 Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. (aiōn g165)
Jesu-Cristo [es] el mismo ayer, y hoy, y por los siglos. (aiōn g165)
9 Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.
No seais llevados de acá para allá por doctrinas diversas y extrañas; porque buena cosa es afirmar el corazon en la gracia, no en viandas, que nunca aprovecharon á los que anduvieron en ellas.
10 Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi.
Tenemos un altar, del cual no tienen facultad de comer los que sirven al tabernáculo.
11 Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.
Porque los cuerpos de aquellos animales, la sangre de los cuales es metida por el pecado en el santuario por el pontífice, son quemados fuera del real.
12 Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
Por lo cual tambien Jesus, para santificar el pueblo por su propia sangre, padeció fuera de la puerta.
13 Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.
Salgamos pues á él fuera del real llevando su vituperio.
14 Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.
Porque no tenemos aquí ciudad permanente, mas buscamos la por venir.
15 Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
Así que ofrezcamos por medio de él á Dios siempre sacrificio de alabanza, es á saber, fruto de labios que confiesen á su nombre.
16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.
Y de hacer bien y de la comunicacion no os olvideis: porque de tales sacrificios se agrada Dios.
17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.
Obedeced á vuestros pastores, y sujetáos á ellos; porque ellos velan por vuestras almas, como aquellos que han de dar cuenta, para que lo hagan con alegría, y no gimiendo, porque esto no os es útil.
18 Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.
Orad por nosotros: porque confiamos que tenemos buena conciencia, deseando conversar bien en todo.
19 Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
Y más os ruego que lo hagais así, para que [yo] os sea más presto restituido.
20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, (aiōnios g166)
Y el Dios de paz que sacó de los muertos á nuestro Señor Jesu-Cristo, el Gran Pastor de las ovejas, por la sangre del testamento eterno, (aiōnios g166)
21 perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Os haga aptos en toda obra buena para que hagais su voluntad, haciendo él en vosotros lo que es agradable delante de el por Jesu-Cristo, al cual [sea] gloria por siglos de siglos. Amen. (aiōn g165)
22 Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
Empero os ruego, hermanos, que soporteis [esta] palabra de exhortacion; porque os he escrito en breve.
23 Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.
Sabed que [nuestro] hermano Timotéo está suelto, con el cual, si viniere más presto, os [iré] á ver.
24 Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.
Saludad á todos vuestros pastores y á todos los santos. Los de Italia os saludan.
25 Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.
La gracia sea con todos vosotros. Amen.

< Hebroj 13 >