< Ester 3 >
1 Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li.
Pēc tam ķēniņš Ahasverus paaugstināja Amanu, Medatus dēlu, to Agaģieti, un to cēla augsti, un lika viņa krēslu pār visiem lielkungiem, kas pie viņa bija.
2 Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
Un visi ķēniņa kalpi, kas ķēniņa vārtos bija, locījās un klanījās Amana priekšā, jo ķēniņš tā viņa pēc bija pavēlējis; bet Mardakajs nelocījās un neklanījās.
3 La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo?
Tad ķēniņa kalpi, kas bija ķēniņa vārtos, sacīja uz Mardakaju: kāpēc tu pārkāpi ķēniņa pavēli?
4 Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo.
Un tā tie ikdienas uz viņu runāja, bet viņš tiem neklausīja. Tad tie to stāstīja Amanam, ka redzētu, vai tāda Mardakaja pretestība pastāvētu, - jo tas viņiem bija stāstījis, ka viņš esot Jūds.
5 Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero.
Kad nu Amans redzēja, ka Mardakajs nelocījās un viņa priekšā neklanījās, tad Amans palika ļoti dusmīgs.
6 Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj.
Bet viņam šķita vēl maz esam, roku pielikt pie Mardakaju vien, (jo tie viņam bija izteikuši Mardakaja cilti, ) bet Amans meklēja izdeldēt visus Jūdus pa visu Ahasverus valsti, Mardakaja tautu.
7 En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur’on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar.
Pirmā mēnesī, (tas ir Nīsana mēnesis, ) ķēniņa Ahasverus divpadsmitā gadā, meta meslus, tas ir pur, priekš Amana ikdienas un ik mēnešus līdz tam divpadsmitam mēnesim, tas ir Adara mēnesis.
8 Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin.
Un Amans sacīja uz ķēniņu Ahasveru: viena tauta ir izkaisīta un izdalīta starp ļaudīm visās tavas valsts tiesās, un viņiem ir citāda bauslība, nekā visiem citiem ļaudīm, un ķēniņa pavēli tie nedara, tāpēc ķēniņam nepieklājās tos ieredzēt.
9 Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo.
Ja ķēniņam patīk, tad lai raksta, ka tie kļūst izdeldēti, tad es tiem mantas uzraugiem desmit tūkstoš talentus sudraba iesvēršu rokā, lai to nes ķēniņa mantas namā.
10 Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
Tad ķēniņš novilka savu gredzenu no savas rokas un to deva Agaģietim Amanam, Medatus dēlam, Jūdu pretiniekam.
11 Kaj la reĝo diris al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi.
Un ķēniņš sacīja uz Amanu: tas sudrabs lai tev paliek, arī tie ļaudis, ka tu ar tiem dari, kā tev patīk.
12 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo.
Tad ķēniņa skrīveri tapa saaicināti, trīspadsmitā dienā pirmā mēnesī, un tapa rakstīts, tā kā Amans pavēlēja, uz ķēniņa valdītājiem un zemes valdniekiem, kas bija pār ikkatru valsti, un uz ikkatras tautas virsniekiem, ikvienai valstij pēc viņas valodas un ikvienai tautai pēc viņas mēles; ķēniņa Ahasverus vārdā tas tapa rakstīts un ar ķēniņa gredzenu aizzieģelēts.
13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu.
Un tās grāmatas tapa sūtītas caur skrējējiem pa visām ķēniņa Ahasverus valstīm, ka visi Jūdi taptu izdeldēti, nokauti un nomaitāti, gan jauni, gan veci, bērniņi un sievas, vienā dienā, trīspadsmitā dienā divpadsmitā mēnesī, tas ir Adara mēnesis, un ka viņu manta taptu laupīta.
14 Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.
Tais grāmatās bija rakstīts: ka pavēle dota visās valstīs, ka visiem ļaudīm nāktu zināms, lai tie tai pašā dienā būtu gatavi.
15 La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.
Un tie skrējēji izgāja steigšus pēc ķēniņa vārda; un tā pavēle bija dota Sūsanas pilī. Un ķēniņš un Amans sēdēja un dzēra, bet Sūsanas pilsēta iztrūcinājās.