< Daniel 4 >
1 La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato!
„Цар Навуходоно́сор, до всіх наро́дів, племен та язи́ків, що ме́шкають на всій землі: Нехай вам примно́житься мир!
2 Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.
Зна́ки та чу́да, які зробив зо мною Всевишній Бог, уважаю за відповідне об'явити.
3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.
Які великі Його зна́ки, й які поту́жні Його чу́да! Царство Його — царство вічне, а Його панува́ння — з покоління в покоління!“
4 Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.
„Я, Навуходоно́сор, був спокійний в своєму домі, і щасливий у пала́ті своїй.
5 Sed mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.
Я бачив сон, і він настра́шив мене, а думки́ на моєму ложі та виді́ння моєї голови налякали мене.
6 Kaj mi donis ordonon venigi al mi ĉiujn saĝulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la sonĝo.
І був виданий від мене нака́з привести перед мене всіх вавилонських мудреці́в, щоб вони об'явили мені ро́зв'язку сна.
7 Tiam venis la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la sonĝon, sed ili ne povis klarigi al mi ĝian signifon.
Того ча́су поприхо́дили чарівники́, заклиначі́, халде́ї та віщуни́, і я розповів перед ними сон, та вони не об'явили мені його ро́зв'язки.
8 Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltŝacar, laŭ la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la sonĝon:
І аж останній прийшов перед мене Даниїл, якому ім'я́ Валтаса́р, як ім'я́ мого бога, і що в ньому дух Святого Бога. І я розповів йому сон та й сказав:
9 Ho Beltŝacar, ĉefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kaŝitaĵo vin embarasas: klarigu al mi la vizion de mia sonĝo kaj ĝian signifon.
„Валтаса́ре, начальнику чарівників, я знаю, що в тобі дух Святого Бога, і всяка таємниця не тяжка́ тобі. Скажи видіння мого сну, що я бачив, та його ро́зв'язку.
10 La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;
А видіння моєї голови на моєму ложі такі. Я бачив, аж ось дерево серед землі, а вишина́ його велика.
11 tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj ĝia alto atingas la ĉielon, kaj oni ĝin vidas ĝis la randoj de la tuta tero;
Це дерево стало велике та си́льне, і вишина́ його сяга́ла до Неба, а його о́бвід — до кінця всієї землі.
12 ĝia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur ĝi, kaj sur ĝi troviĝas manĝaĵo por ĉiuj; en la ombro sub ĝi kaŝas sin bestoj de la kampo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidas birdoj de la ĉielo, kaj ĉiu karno nutras sin de ĝi.
Ві́ття його гарне, плід його великий, а в ньому пожи́ва — для всіх. Під ним знахо́дила собі тінь польова звірина́, а на його галу́ззях ме́шкали пта́хи небесні, і з нього живи́лося кожне тіло.
13 Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la ĉielo,
Бачив я у виді́ннях своєї голови на моєму ложі, аж ось зійшов з неба Сторож Божий та Святий.
14 kaj per laŭta voĉo li diris: Dehaku ĉi tiun arbon, ĉirkaŭhaku ĝiajn branĉojn, deprenu de ĝi la foliaron, kaj disĵetu ĝiajn fruktojn, por ke foriĝu la bestoj, kiuj estas sub ĝi, kaj la birdoj forflugu de ĝiaj branĉoj.
І він кликнув із силою, і так проказав: „Зруба́йте це дерево, і повідру́буйте галу́ззя його, позривайте ві́ття його, і порозсипа́йте його плід. Нехай розі́йдеться з-під нього звірина́, а пта́хи — з галу́ззя його́!
15 Sed ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj kune kun la bestoj ĝi nutru sin per la herboj de la tero.
Та позоставте в землі пня його ко́реня, але в пу́тах залізних та мідяни́х, на зеленій польові́й траві. І небесною росою нехай він зро́шується, а його ча́стка — зо звірино́ю на польові́й траві.
16 La homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super ĝi sep jaroj.
Його лю́дське серце змі́нять, і буде да́не йому серце звіри́не, і сім часі́в пере́йдуть над ним.
17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.
Через постанову Сторожів Божих це слово, а пові́дженням Святих — ця річ, аж при́йде до того, що пізна́ють живі, що над лю́дським царством панує Всевишній, і кому схоче, дає його, і низько́го з людей ставить над ним“.
18 Tian sonĝon vidis mi, reĝo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltŝacar, diru ĝian signifon; ĉar neniu el la saĝuloj en mia regno povas klarigi ĝian signifon, sed vi povas, ĉar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.
Оцей сон бачив я, цар Навуходоно́сор, а ти, Валтаса́ре, скажи його ро́зв'язку, бо всі мудреці мого царства не можуть сказати мені ро́зв'язки, а ти можеш, бо в тобі Дух Святого Бога“.
19 Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia signifo.
Тоді Даниїл, що ім'я́ йому Валтаса́р, остовпі́в на одну годину, і думки́ його перестра́шили його. Цар заговорив та й сказав: „Валтаса́ре, нехай не страши́ть тебе цей сон та його ро́зв'язка!“Валтаса́р відповів та й сказав: „Мій пане, на ворогів би твоїх цей сон, а його ро́зв'язка — на твоїх би не́приятелів!
20 La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,
Дерево, яке ти бачив, що було велике та міцне́, і вишина́ його сягала до неба, а о́бвід його — на всю землю,
21 kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies branĉoj sidis birdoj de la ĉielo —
а ві́ття його гарне, і плід його великий, і в ньому пожи́ва — для всіх, під ним ме́шкала польова́ звірина́, а на його галу́ззях перебували пта́хи небесні, —
22 tio estas vi, ho reĝo altiĝinta; via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo, kaj via potenco ĝis la randoj de la tero.
ти, ца́рю, той, що став великий та поту́жний, і твоя великість побільшилася, і сягнула аж до небе́с, а панува́ння твоє — до кі́нців землі.
23 Kaj ke la reĝo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj —
А що цар бачив Божого Сто́рожа та Святого, який схо́див із небе́с, і сказав: Зрубайте це дерево, і знищте його, та позоставте в землі пня його ко́реня, але в пу́тах залізних та мідяни́х, на зеленій польові́й траві; і небесною росо́ю нехай він зро́шується, а його частка — з польово́ю звірино́ю, аж по́ки пере́йдуть над ним сім часі́в,
24 jen estas la signifo de tio, ho reĝo: tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la reĝon.
то ось ро́зв'язка, ца́рю, і це постанова Всевишнього, що сягає на мого пана царя:
25 Vi estos elpuŝita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
І тебе ви́женуть від людей, і з польово́ю звірино́ю буде пробува́ння твоє, і дадуть тобі їсти траву, як волам, і з небесної роси тебе зро́сять, і сім часі́в пере́йдуть над тобою, аж поки пізна́єш, що над лю́дським царством панує Всевишній, і дає його тому́, кому хоче.
26 Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la arbo — tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo.
А що сказали позоставити пня ко́реня дерева, — твоє царство позоста́неться тобі, якщо ти пі́знаєш, що панує небо.
27 Tial, ho reĝo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.
Тому́, царю, нехай буде до вподо́би моя рада тобі, — зламай же свої гріхи́ справедливістю, а свої провини — милістю для вбогих, щоб твій мир був довготрива́лий“.
28 Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la reĝo Nebukadnecar.
Усе це сталося над царем Навуходоно́сором.
29 Post paso de dek du monatoj, promenante tra la reĝa palaco en Babel,
На кінці дванадцяти́ місяців прохо́джувався він по царсько́му пала́цу в Вавилоні.
30 la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
Цар заговорив та й сказав: „Чи ж це не вели́чний Вавилон, що я збудував його на дім царства мі́ццю поту́ги своєї та на славу моєї пишноти́?“
31 Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi;
Ще це слово було в у́стах царськи́х, коли з неба впав голос: „Тобі гово́рять, ца́рю Навуходоно́соре: Оце царство відхо́дить від тебе!
32 kaj vi estas elpuŝata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
І від людей тебе відлу́чать, і з польово́ю звірино́ю буде пробува́ння твоє, тобі дадуть на ї́жу траву, як волам, і сім часі́в пере́йдуть над тобою, — аж поки не пізна́єш, що над лю́дським царством панує Всевишній, і дає його тому́, кому хоче.“
33 Tuj plenumiĝis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo.
Тієї хвилини ви́коналося це слово над Навуходоно́сором, і він був відлу́чений від людей, і їв траву, як воли, і його тіло зро́шувалося з небесної роси, аж його во́лос став великий, як пір'я орли́не, а його пазурі́ — як у пта́хів.
34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.
„А на кінці́ тих днів я, Навуходоно́сор, звів свої очі до неба, і мій розум вернувся до мене, й я поблагословив Всевишнього, і вічно Живого хвали́в я та сла́вив, що Його панува́ння — панува́ння вічне, а царство Його — з поколі́ння в покоління.
35 Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras?
А всі ме́шканці землі порахо́вані за ніщо́, і Він чинить за Своєю Волею серед небесного ві́йська та ме́шканців землі, і немає ніко́го, хто спроти́вився б Його руці та й сказав би Йому́: Що́ Ти робиш?
36 En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ pli granda.
Того ча́су верну́вся мій розум до мене, і я вернувся до слави царства свого, і ясність моя верну́лася на ме́не. І шукали мене мої радники та вельможі мої, і над царством своїм я був поста́влений зно́ву, і мені була до́дана дуже велика вели́чність.
37 Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.
Тепер я, Навуходоно́сор, хвалю́ й звели́чую та сла́влю Небесного Царя, що всі чини Його — правда, а дорога Його — правосу́ддя, а тих, хто ходить у го́рдощах, Він може пони́зити“.