< Agoj 3 >

1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa.
יום אחד, בשעה שלוש אחר־הצהריים, הלכו פטרוס ויוחנן לתפילת מנחה בבית־המקדש.
2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
כשהגיעו אל המקדש, ראו אדם שהיה פיסח מלידה, יושב ליד השער הנקרא”המהודר“. הוא הובא לשם מדי יום כדי לקבץ נדבות.
3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
כאשר עברו פטרוס ויוחנן לידו, הוא ביקש נדבה גם מהם.
4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin.
השניים נעצו באיש מבט נוקב, ופטרוס אמר לו:”הבט אלי!“
5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
הפיסח הרים את עיניו בתקווה לקבל תרומה נדיבה.
6 Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
אך פטרוס אמר:”כסף אין לי, אולם אתן לך את מה שיש לי; בשם ישוע המשיח מנצרת, התהלך!“
7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis.
פטרוס אחז בידו של הפיסח והעמידו על רגליו. באותו רגע נרפאו רגלי האיש וקרסוליו התחזקו, הוא קפץ על רגליו והחל ללכת! האיש הלך איתם לבית־המקדש, כשהוא משבח את האלוהים, מקפץ ומדלג בשמחה.
8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion.
9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion;
באי בית־המקדש, שראוהו הולך ומדלג, ושמעוהו מהלל את ה׳,
10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.
הכירו את הקבצן הפיסח שנהגו לראות בשער המקדש, והופתעו מאוד.
11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.
כולם מיהרו לצאת לאולם שלמה כדי לראות את הפלא, ואילו הקבצן נצמד בחזקה אל פטרוס ויוחנן.
12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri?
פטרוס ניצל את ההזדמנות ופנה אל העם:”אנשי ישראל, מדוע אתם מופתעים כל־כך? מדוע אתם מביטים בנו כאילו שבכוחנו ובקדושתנו אנו אפשרנו לאיש הזה ללכת?
13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin.
אלוהי אברהם, יצחק ויעקב – אלוהי אבותינו – הוא שהביא כבוד ותפארת לשם עבדו ישוע באמצעות הנס שחולל. כן, אני מתכוון לאותו ישוע שמסרתם לרומאים, ושדחיתם את הצעת פילטוס לשחררו.
14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
סירבתם לשחרר את הקדוש והצדיק הזה, ודרשתם שפיליטוס ישחרר במקומו רוצח!
15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
וכך הרגתם את שר החיים; אך אלוהים הקימו מן המתים. יוחנן ואני עדים לעובדה זאת, כי לאחר שהרגתם את ישוע ראינו אותו חי וקיים.
16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj.
”האמונה בשמו של ישוע היא שריפאה אדם זה שכולכם הכרתם כפיסח. האמונה בישוע – שניתנה לנו מאלוהים – היא שריפאה אותו כליל!
17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj.
”אחים יקרים, אני יודע שכל מה שעשיתם אתם ומנהיגיכם לישוע, עשיתם מתוך בורות וחוסר ידיעה.
18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
אולם כך קיים אלוהים את הנבואות האומרות שהמשיח חייב לסבול.
19 Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo,
לכן חזרו בתשובה והאמינו באלוהים, כדי שיסלח לחטאיכם, ייתן לכם ימי שגשוג ורווחה, ויחזיר לכם את המשיח המיועד – ישוע המשיח.
20 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
21 kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. (aiōn g165)
כי המשיח צריך להישאר בשמים, עד שתגיע העת להשלים את הכול, כפי שאמרו הנביאים לפני זמן רב. (aiōn g165)
22 Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos.
משה רבנו אמר:’נביא מקרבכם – מאחיכם – כמוני, יקים לכם ה׳ אלוהיכם, אליו תשמעון‘; הקשיבו לדבריו בכובד ראש!
23 Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.
כי מי שלא ישמע בקולו ייענש חמורות בידי ה׳!
24 Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn.
”גם שמואל וכל הנביאים שקמו אחריו דברו על מה שמתרחש היום.
25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
אתם הצאצאים של אותם הנביאים, וגם אתם כלולים באותה הברית שכרת ה׳ עם אבותיכם, שבה הבטיח לברך את העולם כולו באמצעות עם ישראל. הרי ה׳ הבטיח לאברהם אבינו:’והתברכו בזרעך כל גויי הארץ‘.
26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.
וכאשר הקים אלוהים את עבדו ישוע מן המתים, הוא שלח אותו קודם כל אליכם, בני ישראל, כדי לברך אתכם שתחזרו בתשובה.“

< Agoj 3 >