< 1 Kroniko 2 >

1 Jen estas la filoj de Izrael: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun,
هَؤُلَاءِ بَنُو إِسْرَائِيلَ: رَأُوبَيْنُ، شَمْعُونُ، لَاوِي وَيَهُوذَا، يَسَّاكَرُ وَزَبُولُونُ،١
2 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer.
دَانُ، يُوسُفُ وَبَنْيَامِينُ، نَفْتَالِي، جَادُ وَأَشِيرُ.٢
3 La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin.
بَنُو يَهُوذَا: عَيْرُ وَأُونَانُ وَشَيْلَةُ. وُلِدَ ٱلثَّلَاثَةُ مِنْ بِنْتِ شُوعَ ٱلْكَنْعَانِيَّةِ. وَكَانَ عَيْرُ بِكْرُ يَهُوذَا شِرِّيرًا فِي عَيْنَيِ ٱلرَّبِّ فَأَمَاتَهُ.٣
4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin.
وَثَامَارُ كَنَّتُهُ وَلَدَتْ لَهُ فَارَصَ وَزَارَحَ. كُلُّ بَنِي يَهُوذَا خَمْسَةٌ.٤
5 La filoj de Perec: Ĥecron kaj Ĥamul.
اِبْنَا فَارَصَ: حَصْرُونُ وَحَامُولُ.٥
6 La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin.
وَبَنُو زَارَحَ: زِمْرِي وَأَيْثَانُ وَهَيْمَانُ وَكَلْكُولُ وَدَارَعُ. ٱلْجَمِيعُ خَمْسَةٌ.٦
7 La filoj de Karmi: Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo.
وَٱبْنُ كَرْمِي عَخَارُ مُكَدِّرُ إِسْرَائِيلَ ٱلَّذِي خَانَ فِي ٱلْحَرَامِ.٧
8 La filoj de Etan: Azarja.
وَٱبْنُ أَيْثَانَ: عَزَرْيَا.٨
9 La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li: Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj.
وَبَنُو حَصْرُونَ ٱلَّذِينَ وُلِدُوا لَهُ: يَرْحَمْئِيلُ وَرَامُ وَكَلُوبَايُ.٩
10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda;
وَرَامُ وَلَدَ عَمِّينَادَابَ، وَعَمِّينَادَابُ وَلَدَ نَحْشُونَ رَئِيسَ بَنِي يَهُوذَا،١٠
11 Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;
وَنَحْشُونُ وَلَدَ سَلْمُوَ، وَسَلْمُو وَلَدَ بُوعَزَ،١١
12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon;
وَبُوعَزُ وَلَدَ عُوبِيدَ، وَعُوبِيدُ وَلَدَ يَسَّى،١٢
13 Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea,
وَيَسَّى وَلَدَ: بِكْرَهُ أَلِيآبَ، وَأَبِينَادَابَ ٱلثَّانِي، وَشِمْعَى ٱلثَّالِثَ،١٣
14 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,
وَنَثْنِئِيلَ ٱلرَّابِعَ، وَرَدَّايَ ٱلْخَامِسَ،١٤
15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David.
وَأُوصَمَ ٱلسَّادِسَ، وَدَاوُدَ ٱلسَّابِعَ.١٥
16 Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel — tri.
وَأُخْتَاهُمْ صَرُويَةُ وَأَبِيجَايِلُ. وَبَنُو صَرُويَةَ: أَبْشَايُ وَيُوآبُ وَعَسَائِيلُ، ثَلَاثَةٌ.١٦
17 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido.
وَأَبِيجَايِلُ وَلَدَتْ عَمَاسَا، وَأَبُو عَمَاسَا يَثْرُ ٱلْإِسْمَاعِيلِيُّ.١٧
18 Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj: Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon.
وَكَالَبُ بْنُ حَصْرُونَ وَلَدَ مِنْ عَزُوبَةَ ٱمْرَأَتِهِ وَمِنْ يَرِيعُوثَ. وَهَؤُلَاءِ بَنُوهَا: يَاشَرُ وَشُوبَابُ وَأَرْدُونُ.١٨
19 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron.
وَمَاتَتْ عَزُوبَةُ فَٱتَّخَذَ كَالَبُ لِنَفْسِهِ أَفْرَاتَ فَوَلَدَتْ لَهُ حُورَ.١٩
20 Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.
وَحُورُ وَلَدَ أُورِيَ، وَأُورِي وَلَدَ بَصَلْئِيلَ.٢٠
21 Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon.
وَبَعْدُ دَخَلَ حَصْرُونُ عَلَى بِنْتِ مَاكِيرَ أَبِي جِلْعَادَ وَٱتَّخَذَهَا وَهُوَ ٱبْنُ سِتِّينَ سَنَةً فَوَلَدَتْ لَهُ سَجُوبَ.٢١
22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.
وَسَجُوبُ وَلَدَ يَائِيرَ، وَكَانَ لَهُ ثَلَاثٌ وَعِشْرُونَ مَدِينَةً فِي أَرْضِ جِلْعَادَ.٢٢
23 Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead.
وَأَخَذَ جَشُورَ وَأَرَامَ حَوُّوثَ يَائِيرَ مِنْهُمْ مَعَ قَنَاةَ وَقُرَاهَا، سِتِّينَ مَدِينَةً. كُلُّ هَؤُلَاءِ بَنُو مَاكِيرَ أَبِي جِلْعَادَ.٢٣
24 Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa.
وَبَعْدَ وَفَاةِ حَصْرُونَ فِي كَالَبِ أَفْرَاتَةَ، وَلَدَتْ لَهُ أَبِيَّاهُ ٱمْرَأَةُ حَصْرُونَ أَشْحُورَ أَبَا تَقُوعَ.٢٤
25 La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis: la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija.
وَكَانَ بَنُو يَرْحَمْئِيلَ بِكْرِ حَصْرُونَ: ٱلْبِكْرُ رَامَ، ثُمَّ بُونَةَ وَأَوْرَنَ وَأَوْصَمَ وَأَخِيَّا.٢٥
26 Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam.
وَكَانَتِ ٱمْرَأَةٌ أُخْرَى لِيَرْحَمْئِيلَ ٱسْمُهَا عَطَارَةُ. هِيَ أُمُّ أُونَامَ.٢٦
27 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis: Maac, Jamin, kaj Eker.
وَكَانَ بَنُو رَامَ بِكْرِ يَرْحَمْئِيلَ: مَعَصُ وَيَمِينُ وَعَاقَرُ.٢٧
28 La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur.
وَكَانَ ٱبْنَا أُونَامَ: شَمَّايَ وَيَادَاعَ. وَٱبْنَا شَمَّايَ: نَادَابَ وَأَبِيشُورَ.٢٨
29 La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon.
وَٱسْمُ ٱمْرَأَةِ أَبِيشُورَ أَبِيحَايِلُ، وَوَلَدَتْ لَهُ أَحْبَانَ وَمُولِيدَ.٢٩
30 La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj.
وَٱبْنَا نَادَابَ: سَلَدُ وَأَفَّايِمُ. وَمَاتَ سَلَدُ بِلَا بَنِينَ.٣٠
31 La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj.
وَٱبْنُ أَفَّايِمَ يَشْعِي، وَٱبْنُ يَشْعِي شِيشَانُ، وَٱبْنُ شِيشَانَ أَحْلَايُ.٣١
32 La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis: Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj.
وَٱبْنَا يَادَاعَ أَخِي شَمَّايَ: يَثَرُ وَيُونَاثَانُ. وَمَاتَ يَثَرُ بِلَا بَنِينَ.٣٢
33 La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel.
وَٱبْنَا يُونَاثَانَ: فَالَتُ وَزَازَا. هَؤُلَاءِ هُمْ بَنُو يَرْحَمْئِيلَ.٣٣
34 Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa;
وَلَمْ يَكُنْ لِشِيشَانَ بَنُونَ بَلْ بَنَاتٌ. وَكَانَ لِشِيشَانَ عَبْدٌ مِصْرِيٌّ ٱسْمُهُ يَرْحَعُ،٣٤
35 kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon.
فَأَعْطَى شِيشَانُ ٱبْنَتَهُ لِيَرْحَعَ عَبْدِهِ ٱمْرَأَةً، فَوَلَدَتْ لَهُ عَتَّايَ.٣٥
36 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.
وَعَتَّايُ وَلَدَ نَاثَانَ، وَنَاثَانُ وَلَدَ زَابَادَ،٣٦
37 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.
وَزَابَادُ وَلَدَ أَفْلَالَ، وَأَفْلَالُ وَلَدَ عُوبِيدَ،٣٧
38 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.
وَعُوبِيدُ وَلَدَ يَاهُوَ، وَيَاهُو وَلَدَ عَزَرْيَا،٣٨
39 Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan.
وَعَزَرْيَا وَلَدَ حَالَصَ، وَحَالَصُ وَلَدَ إِلْعَاسَةَ،٣٩
40 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon.
وَإِلْعَاسَةُ وَلَدَ سِسَمَايَ، وَسِسَمَايُ وَلَدَ شَلُّومَ،٤٠
41 Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman.
وَشَلُّومُ وَلَدَ يَقَمْيَةَ، وَيَقَمْيَةُ وَلَدَ أَلِيشَمَعَ.٤١
42 La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel: lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron.
وَبَنُو كَالَبَ أَخِي يَرْحَمْئِيلَ: مِيشَاعُ بِكْرُهُ. هُوَ أَبُو زِيفَ. وَبَنُو مَرِيشَةَ أَبِي حَبْرُونَ.٤٢
43 La filoj de Ĥebron: Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema.
وَبَنُو حَبْرُونَ: قُورَحُ وَتَفُّوحُ وَرَاقَمُ وَشَامَعُ.٤٣
44 Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon.
وَشَامَعُ وَلَدَ رَاقَمَ أَبَا يَرُقْعَامَ. وَرَاقَمُ وَلَدَ شَمَّايَ.٤٤
45 La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur.
وَٱبْنُ شَمَّايَ مَعُونُ، وَمَعُونُ أَبُو بَيْتِ صُورَ.٤٥
46 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon.
وَعِيفَةُ سُرِّيَّةُ كَالَبَ وَلَدَتْ: حَارَانَ وَمُوصَا وَجَازِيزَ. وَحَارَانُ وَلَدَ جَازِيزَ.٤٦
47 La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf.
وَبَنُو يَهْدَايَ: رَجَمُ وَيُوثَامُ وَجِيشَانُ وَفَلَطُ وَعِيفَةُ وَشَاعَفُ.٤٧
48 Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan.
وَأَمَّا مَعْكَةُ سُرِّيَّةُ كَالَبَ فَوَلَدَتْ: شَبَرَ وَتَرْحَنَةَ.٤٨
49 Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa.
وَوَلَدَتْ شَاعَفُ أَبَا مَدْمَنَّةَ، وَشَوَا أَبَا مَكْبِينَا وَأَبَا جَبَعَا. وَبِنْتُ كَالَبَ عَكْسَةُ.٤٩
50 Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata: Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim,
هَؤُلَاءِ هُمْ بَنُو كَالَبَ بْنِ حُورَ بِكْرِ أَفْرَاتَةَ. شُوبَالُ أَبُو قَرْيَةِ يَعَارِيمَ٥٠
51 Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader.
وَسَلْمَا أَبُو بَيْتِ لَحْمٍ، وَحَارِيفُ أَبُو بَيْتِ جَادِيرَ.٥١
52 Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe, duono de la Menuĥot.
وَكَانَ لِشُوبَالَ أَبِي قَرْيَةِ يَعَارِيمَ بَنُونَ: هَرُوَاهُ وَحَصِي هَمَّنُوحُوتَ.٥٢
53 La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj.
وَعَشَائِرُ قَرْيَةِ يَعَارِيمَ: ٱلْيَثْرِيُّ وَٱلْفُوتِيُّ وَٱلشَّمَاتِيُّ وَٱلْمَشْرَاعِيُّ. مِنْ هَؤُلَاءِ خَرَجَ ٱلصَّرْعِيُّ وَٱلْأَشْتَأُولِيُّ.٥٣
54 La idoj de Salma: la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj;
بَنُو سَلْمَا: بَيْتُ لَحْمٍ وَٱلنَّطُوفَاتِيُّ وَعَطْرُوتُ بَيْتِ يُوآبَ وَحَصِي ٱلْمَنُوحِيِّ ٱلصَّرْعِيِّ.٥٤
55 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.
وَعَشَائِرُ ٱلْكَتَبَةِ سُكَّانِ يَعْبِيصَ: تَرْعَاتِيمُ وَشَمْعَاتِيمُ وَسُوكَاتِيمُ. هُمُ ٱلْقِينِيُّونَ ٱلْخَارِجُونَ مِنْ حَمَّةَ أَبِي بَيْتِ رَكَابَ.٥٥

< 1 Kroniko 2 >