< 1 Kroniko 13 >
1 David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj;
१दावीदाने हजारांचे आणि शंभरांचे सेनापती यापैकी प्रत्येक पुढारी यांचा सल्ला घेतला.
2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael: Se plaĉas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado, ke ili kolektiĝu al ni;
२मग दावीदाने इस्राएलमधील सर्व मंडळीस म्हटले. “तुम्हास जर हे योग्य वाटत असेल आणि आपला देव परमेश्वर याच्याकडून हे असेल तर आपले भाऊ, इस्राएलाच्या सर्व प्रदेशात राहिलेले आहेत त्यास आपापल्या नगरांत व खेड्यांत त्यांच्याबरोबर जे याजक आणि लेवी आहेत त्यांना आपणाकडे एकत्र जमण्यास त्यांच्याकडे दूत पाठवू.
3 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.
३आपल्या देवाचा कोश आपणाकडे पुन्हा आणू. शौल राज्य करत असताना आपण त्याचा शोध केला नाही.”
4 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la tuta popolo.
४तेव्हा सर्व मंडळीने या गोष्टी करण्याची सहमती दिली कारण ती गोष्ट सर्व लोकांच्या दृष्टीने बरोबर होती.
5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.
५किर्याथ-यारीमाहून देवाचा कोश आणण्यासाठी दावीदाने मिसरमधील शीहोर नदीपासून लेबो हमाथच्या प्रदेशापर्यंत पसरलेल्या सर्व इस्राएल लोकांस एकत्र जमवले.
6 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.
६करुबांवरती राहणारा देवाचा कोश, ज्याला परमेश्वर देवाचे नाव ठेवले आहे तो, यहूदातील बाला म्हणजेच किर्याथ-यारीम येथून आणावा म्हणून दावीदासह सर्व इस्राएली तिकडे चढून वर गेले.
7 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon.
७मग त्यांनी देवाचा कोश अबीनादाबाच्या घरातून काढून, तो नव्या गाडीवर ठेवला. उज्जा आणि अह्यो हे दोघेजण ही गाडी हाकत होते.
8 Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
८दावीद आणि सर्व इस्राएल आपल्या सर्व शक्तीने देवापुढे जल्लोष करत चालले होते. ते स्तुतिगीते गात, वीणा, सतार, डफ झांजा, कर्णे इत्यादी वाद्ये वाजवत ते चालले होते.
9 Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
९किदोनाच्या खळ्यापर्यंत ते पोहचले. तेव्हा गाडी ओढणारे बैल अडखळले. तेव्हा उज्जाने कोश धरण्यास हात पुढे केला.
10 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio.
१०तेव्हा परमेश्वराचा उज्जावर कोप भडकला व उज्जाने कोशाला हात लावला म्हणून त्याने त्यास मारले आणि तेथे तो देवासमोर मेला.
11 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
११परमेश्वराने उज्जाला असा मार दिला. याचे दावीदाला वाईट वाटले. तेव्हापासून आजपर्यंत त्या ठिकाणाचे नाव पेरेस-उज्जा असे आहे.
12 Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?
१२दावीदाला त्यादिवशी देवाची भीती वाटली. तो म्हणाला, “आपल्या घरी मी देवाचा कोश कसा आणू?”
13 Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
१३त्यामुळे दावीदाने दावीद नगरात तो कोश आणला नाही, पण तो ओबेद-अदोम गीत्ती याच्या घरात एकाबाजूला नेऊन ठेवला.
14 Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenis al li.
१४मग देवाचा कोश ओबेद-अदोम याच्या घरात तीन माहिने राहिला. परमेश्वराने त्याच्या घराला आणि त्याचे जे काही होते त्या सगळ्याला आशीर्वादित केले.